amerika aristolokio | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Aristolochia macrophylla Lam. | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Amerika aristolokio, grandfolia aristolokio aŭ latine Aristolochia macrophylla estas plantspecio el la genro Aristolokio (Aristolochia) el la familio de la Aristolokiacoj (Aristolochiaceae). Ĝi hejmiĝas en la montaj arbaroj de Pensilvanio ĝis Georgio kaj okcidente de Minesoto kaj Kansaso en Kumberlanda altebenaĵo kaj la Blukresta Montaro en alteco de 50 kaj 1300 m super marnivelo.[1]
Aristolochia macrophylla estas forte kreskanta volviĝanta liano, kiu qantingas altecon de 10 ĝis 20 m. La alternesidantaj tigethavaj folioj estas simplaj kaj 4 ĝis 6 cm longaj. La malhelverda foliplato estas korforma, 7 ĝis 34 cm longa kaj 10 ĝis 35 cm larĝa.[1]
La floroj staras unuope en la foliakseloj sur 3 ĝis 7 cm longa tigeto. La duseksaj floroj estas dusimetriaj kaj trinombraj. La ekstere flav-verdaj kaj interne brunaj involukraj folioj estas laŭ la genro piproforme kunkreskintaj. Ekzistas ses anteroj. Tri karpeloj kunkreskas kun 3 ĝis 7 cm longa epigina ovario. La ginostemo estas triloba. La planto floras de la malfrua printempo ĝis la somero.[1]
La planto formas sesklabaj kapsuloj, kiuj estas 6 ĝis 8 cm longaj kaj 4 ĝis 10 cm larĝaj. La plataj, trieĝaj semoj estas ĉ. 1 cm grandaj.[1]
La amerika aristolokio entenas aristolokiacido en la folioj, semoj kaj tigoj. Ĉiu parto de ĝi estas venena.
John Bartram malkovris la planton. En 1761 li sendis semojn kaj plantojn al Anglio. Jean-Baptiste de Lamarck faris en la jaro 1783 la unuan priskribon de la planto kiel Aristolochia macrophylla en la „Encyclopédie Méthodique: Botanique„, volumo 1, p. 255. Unu jaron pli poste Charles Louis L'Héritier priskribis la saman planton kiel Aristolochia sipho. Tiu nomo restis ĝis hodiaŭ sinonimo.[2]
La amerika aristolokio estas kultivata kiel ornamplanto por fasadverdigado aŭ kiel grimpplanto ĉe pergoloj.