Amerika kaprimulgo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Amerika kaprimulgo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Chordeiles minor (Forster,JR, 1771) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Ruĝe reproduktejo, blue vintrejo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Amerika kaprimulgo aŭ Komuna noktofalko, Chordeiles minor, estas unu el la plej konataj specioj de la birdoj de la familio de kaprimulgedoj en ties genro Chordeiles propra de Ameriko. Vere Amerikaj kaprimulgoj povus esti nomo por ĉiuj membroj de la genro Chordeiles aŭ eĉ de la tuta subfamilio Chordeilinae, sed ĉar tiuj ricevas ankaŭ la nomon de noktofalkoj, povas resti Amerika kaprimulgo por tiu ĉi specio.
La Amerika kaprimulgo estas tre malhela birdo, inter grizbruna kaj nigreca, kun kelkaj blankaj markoj. Plenkreskuloj havas malhelbrunajn, grizajn kaj blankajn markobildojn en supraj partoj kaj brusto; la longaj flugiloj estas nigraj kaj montras blankan kurban strion antaŭ la flugilpintoj dumfluge. La vosto estas malhele nigreca kun blanka strio; la subaj partoj estas helaj kun nigra striado. Maskla plenkreskulo havas blankan gorĝon; la ino havas helbrunan gorĝon.
La reprodukta vivejo estas malferma kamparo tra Nordameriko el suda Kanado tra Usono (escepte Kalifornion) ĝis Centrameriko. Ili kutime nestumas sur nuda grundo, foje en altetaj lokigoj inkludante arbostumpojn aŭ ŝtonetamasojn. Ili ĉefe preferas bruligitajn areojn en arbaroj. La du ovoj estas demetitaj rekte sur nuda grundo —ne estas vera nesto. Kovado estas farita ĉefe de la ino kaj dum 20 tagoj. Idoj elnestiĝas post 20 tagoj. Povas okazi dua ovodemetado en suda parto de Usono.
Tiuj nearktisaj birdoj vintras en Sudameriko el norda Kolombio al suda Brazilo kaj norda Ĉilio. Ili migras en aroj. Tiu ĉi specio estas tre rara vaganto al okcidenta Eŭropo, ekzemple al Britio, Islando aŭ Azoroj.
Ili kaptas flugantajn insektojn dumfluge, ĉefe mateniĝe aŭ krepuske, foje dumnokte profitante la lunlumon aŭ tiun de la stratoj.
La voĉo estas mallonga piit kutime aŭdata de supre. La masklo realigas enaeran ceremonion dum pariĝado, produktante resonadon fine de falflugo. La sono estas produktita de la aero resonanta tra la flugilpintoj.
La scienca nomo por tiu specio, minor, alportas ian konfuzigon. Originale tiu ĉi specio estis lokita en la genro Caprimulgus, kaj vere tiam ĝi estis pli malgranda ol kelkaj aliaj membroj de tiu ĉi genro, kiel la Almozulo, Caprimulgus vociferus. Tamen, kiam la Komuna noktofalko translokiĝis al la genro Chordeiles, ĝi estis en la mala situacio dum estas nomata minor (malgranda), eĉ kvankam ĝi estas pli granda ol la Eta noktofalko, Chordeiles acutipennis.