Amigdalino | ||
![]() | ||
Plata kemia strukturo de la Amigdalino | ||
![]() | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Amigdalino | ||
![]() | ||
Amigdalino estas nature trovata en la semoj de la Prunus armeniaca | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 29883-15-6 | |
ChemSpider kodo | 570897 | |
PubChem-kodo | 34751 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkoloraj kristaloj | |
Molmaso | 457,407 g·mol−1 | |
Denseco | 1,4474g cm−3 | |
Fandpunkto | 223 °C[1] | |
Bolpunkto | 743,3 °C[2] | |
Refrakta indico | 1,4665 | |
Ekflama temperaturo | 403,3 °C | |
Solvebleco | Akvo:98 g/L | |
Mortiga dozo (LD50) | 431 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R22 | |
Sekureco | S26 S36/37/39 S24/25 S45 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| |
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P301+312, P330, P501[3] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Amigdalino estas cianogena glikozido, kiu en ĉeesto de akvo formas cianidan acidon (HCN). Ĝi aperas en kernoj de drupoj (ekz. de abrikoto, pomo, amara migdalo ks.).
En maldensaj acidoj, amigdalino disiĝas en glukozon kaj migdal-nitrilo. Tiu lasta disfalas plu al tipaj amara migalaromaĵoj benzaldehido kaj cianida acido.
La L-enantiomero (L-migdalnitrilo-'β-D-gentiobiosido) estas nomata kiel neoamigdalino.
Oni uzas ĝin pro ties supozita - nepruvita - efiko kontraŭ kancero. la troa uzo povas kaŭzi venenigon pro la estiĝanta cianida acido.