La Aminoglikozidoj estas grupo de antibiotikoj kiujn oni uzas por la kuracado de kelkaj bakteriaj infektoj. Oni ĉiam administras ili envejne ĉar ne eblas havigi ilin buŝe (tro polusaj). Ili estas toksikaj kaj oni uzas ilin nur kiam ne eblas uzi aliajn antibiotikojn.
La aminoglikozidoj inhibas la proteino-sintezo en bakterioj, pro asociiĝo al la ribosoma subunuo 30S, malhelpante la legadon de la mesaĝa RNA kaj la sintezon de la kunresponda proteino.
La rezistado de kelkaj bakteriaj variaĵoj okazas pro enzimoj kiuj senefikigas la antibiotikon. Eksitas pli ol naŭ tiaj enzimoj kiuj acetiligas, fosforilas aŭ adeniligas aminoglikozidojn. La genoj kiuj kodas tiujn enzimojn povas eliri el rezistaj bakterioj al nerezistaj bakterioj per bakteria seks-rekombinado, kun interŝanĝo de plasmidoj aŭ transpozonojn de DNA.
Ili estas renverseblaj se oni detektas ilin frue kaj la administradon de antibiotiko oni ĉesas. Ĉi antibiotikoj malrekomendiĝas ĉu estas rena patologio.
La aminoglikozidoj estis izolitaj el bakteriaj kultivaĵoj de Streptomyces kaj Micromonospora.