Amma Asante | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de septembro 1969 (55-jaraĝa) en Lambeth |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Barbara Speake Stage School (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmreĝisoro scenaristo |
TTT | |
Retejo | https://www.ammaasante.com |
Amma Asante - naskiĝis la 13-an de septembro 1969 , do nun 55-jara - estas brita reĝisorino, produktoro kaj scenaristino de kin-filmoj, kiu naskiĝis en Londono al gepatroj el Ganao. Ŝia amo por la filmindustrio komenciĝis kiam ŝi ricevis sian unuan rolon en la porinfana televida serio Grange Hill de BBC. Asante skribis kaj produktis ekde 1998 la televidan serion Brothers and Sisters por la kanalo BBC 2, ĉefroligante David Oyelowo. Ŝi estis deinfanaĝa amiko de modelo Naomi Campbell, kiun ŝi renkontis kiam ambaŭ estis sep jarojn junaj. Interalie ŝi plurfoje kunlaboris kun la filmomuzika komponisto Patrick Doyle.
Ŝiaj filmoj baziĝas kutime sur historiaj faktoj kaj traktis rilatojn trans la limojn de rasaj identecoj[1].