Amonia heptamolibdenato
|
|
Blankaj kristaloj de Amonia heptamolibdenato
|
|
Bluo de Amonia fosfomolibdenato
|
Kemia formulo |
(NH4)6Mo7O24
|
CAS-numero-kodo |
12027-67-7
|
ChemSpider kodo |
23786
|
PubChem-kodo |
71306766
|
Fizikaj proprecoj
|
Aspekto |
blankaj ĝis flava-verdecaj kristaloj
|
Molmaso |
- 1163.9
- 1235.86 g mol−1
(kvarhidratigita)
|
Denseco |
|
Fandopunkto |
~90 ˚C (perdas akvomolekulon)
|
Bolpunkto |
190 °C (malkomponiĝas)
|
Solvebleco:Akvo |
430 g/1000 ml (kvarhidratohava)
|
Mortiga dozo (LD50) |
333 mg/kg (muso, buŝa)
|
Ekflama temperaturo |
ne bruliva
|
Sekurecaj Indikoj
|
Sekureco |
R22 R52/53
|
Risko |
S36 S61
|
Pridanĝeraj indikoj
|
Danĝero
|
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
|
GHS Damaĝo-piktogramo |
|
GHS Signalvorto |
Averto
|
GHS Deklaroj pri damaĝoj |
H315, H319, H335, H402
|
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj |
P233, P261, P264, P271, P273, P280, P302, P304, P305+351+338, P312, P313, P313, P332, P337, P340, P352, P362, P403, P405, P501
|
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
|
Amonia heptamolibdenato, heptamolibdenato de amonio aŭ (NH4)6Mo7O24 estas senkolora kristala neorganika kombinaĵo, kies koloroj varias inter blankaj, flavaj kaj verdaj. Kutime ĝi estas disponebla en sia kvarhidratigita formo, kaj kelkfoje ĝi referenciĝas kiel "amonia paramolibdenato" aŭ simple "amonia molibdenato", kvankam tiu lasta alnomo povas ankaŭ referenci aliajn amoniajn molibdenatojn tiel kiel amonia ortomolibdenato, amonia fosfomolibdenato kaj aliaj.
Amonia heptamolibdenato estas facile preparebla pere de dissolviĝo de la molibdena trioksido kun troo da amoniaka akvosolvaĵo, kaj vaporigante la solvaĵon ĉe meditemperaturo. Dum vaporigado de la solvaĵo, la troo de la amoniako malaperas. Ĉi-metodo rezultas en formiĝo de heksaedraj travideblaj prismoj de la kvarhidrata amonia heptamolibdenato.
Solvaĵoj de amonia paramolibdenato reakcias kun acidoj por estigi molibdenatan acidon kaj amoniakan salon. La valoro de pH pri koncentrita solvaĵo varias inter 5 kaj 6.
- Kiel analiza reakcianto por mezuri la kvanton da fosfatoj, silikatoj, arsenatoj kaj plumbo en akvosolvaĵo, ekzemple, pigmentoj, riverakvo, marakvo, ktp.
- en produktado de metala molibdeno kaj ceramikaĵoj.
- en preparado de kataliziloj por senhidrogenigo kaj sensulfurigado
- en metalfiksadoj
- en elektrogalvanizado
- kiel sterko en agrikulturo
Ĝi sintezatas pere de reakcio inter la molibdena trioksido kun saturita solvaĵo de amoniako:
- Kiam varmigita, amonia heptamolibdenato malkomponiĝas en pluraj etapoj:
- Ĝi uzatas por kvalita kaj kvanta determiniĝo de la fosfata acido:
- Imoa
- Reagent Chemicals: Specifications and Procedures : American Chemical Society ...[rompita ligilo], American Chemical Society, American Chemical Society. Committee on Analytical Reagents
- Preparation of Catalysts II: Scientific Bases for the Preparation of ..., G. Poncelet, P.A. Jacobs, B. Delmon, P. Grange
- Mo Molybdenum: Oxomolybdenum Species in Aqueous Solutions (Continued ..., Karl-Heinz Tytko, Dieter Gras
- Food Chemicals Codex, Institute of Medicine (U.S.). Committee on Food Chemicals Codex
- Methods in Soil Biology[rompita ligilo], Franz Schinner, Richard Öhlinger, Ellen Kandeler, Rosa Margesin
- A Collection of Interesting General Chemistry Experiments, A.J. Elias
- Gardner's Commercially Important Chemicals: Synonyms, Trade Names, and ..., G. W. A. Milne