Amt Märkische Schweiz | ||||||
| ||||||
Amt | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Brandenburgio | |||||
Distrikto | Distrikto Märkisch-Oderland | |||||
Urborajtoj | Komunumaro (Amt) | |||||
Aŭtomobila kodo | MOL | |||||
Oficiala Municipokodo | 120645408 | |||||
Subdivido | 5 komunumoj (Gemeinden) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Rolf-Dietrich Dammann | |||||
Titolo de komunumestro | Amtsdirektor | |||||
Adreso de la administrejo | Hauptstraße 1 15377 Buckow | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 10731 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 52° 34′ N, 14° 4′ O (mapo)52.56786114.073333Koordinatoj: 52° 34′ N, 14° 4′ O (mapo) | |||||
Oficiala retejo | http://www.amt-maerkische-schweiz.de/ | |||||
Amt Märkische Schweiz [Amt MERkiŝe Ŝvajc] estas komunumaro en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Märkisch-Oderland en la federacia lando Brandenburgio kaj ekestis en 1992. Fine de decembro 2022 ĝi havis 10 731 loĝantojn. La administra centro de la komunumaro situas en la urbo Buckow [BUko:].
La germanlingva nomo "Märkische Schweiz" signifas "margraflanda Svislando", aŭ pli kompreneble "pejzaĝo de la historia margraflando Brandenburgio pli monteta ol la ĉirkaŭa teritorio". La komparo kun la Alpoj de Svislando kompreneble estas forte troigita, ĉar Brandenburgio estas parto de la mezeŭropa malaltebenaĵo etendiĝanta de Flandrio ĝis la oriento de nuna Pollando, en kiu tute mankas altaj montoj, sed la kompare al la ĉirkaŭaĵo pli monteta pejzaĝo tamen rimarkeblas diferenca.
(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[1]
|