An der Poststraße estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Burgenland de la federacia lando Saksio-Anhalto, kaj fondiĝis la 1-an de julio 2009 el la antaŭe sendependaj komunumoj Herrengosserstedt, Klosterhäseler kaj Wischroda. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1666 loĝantojn. Ĝi apartenas al la komunumaro Verbandsgemeinde An der Finne. La nomo de la komunumo aludas al historia poŝtkaleŝa vojo, kiu ligis la urbojn Lepsiko kaj Kaselo kaj amplekse frekventatis ĝis la jaro 1806.