Anda alno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Alnus acuminata Kunth | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La anda alno (Alnus acuminata) estas arbospecio en la familio de la betulacoj. Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Kolumbio, Kostariko, Ekvadoro, Gvatemalo, Meksiko, Panamo, Peruo kaj Venezuelo.
En Peruo la specio estas konata sub la nomo de lambras kiu devenas de lámran en keĉua lingvaro[1][2].
Tiu neotropisa arbo altas ĝis 20 metroj. La tigo ĝenerale estas unutrunka, kelkfoje multtrunka ekde la bazo. La arboŝelo estas skvama, griza, kun lenticeloj kiuj tuj videblas. La foliaro estas ĉiamverda kiam la arbo vegetas en humidaj starejoj kaj decidua en kvazaŭsekaj medioj. La folioj estas alternaj, simplaj, ovalaj, iomete rezinecaj, kun pinta apekso kaj segiligita rando. La floroj estas monoikaj, la masklaj kaj femalaj troviĝas sur unu sama arbo sed en diferencaj infloreskoj. La masklaj floroj estas pendantaj amentoj, la femalaj havas brakteojn kiuj konstituas ŝajnstrobilojn. La fruktoj estas flugilhavaj nuksetoj, protektitaj de la ligneca ŝajnstrobilo. Ili liberiĝas kiam ili maturiĝas, kaj estas vente kaj akve dissemitaj.
Ĝi troviĝas en kavaĵoj kaj en humidejoj kaj altitude vegetas inter 1 400 kaj 3 200 m. Ĝi preferas profundajn aŭ mezprofundajn grundojn kun roka subgrundo. Tamen ĝi kapablas disvolviĝi en ejoj kun malpli da humideco, submetataj al sekaj ventoj; sed tie ĉi la kreskado estas malpi abunda. En la humidaj kavaĵoj povas formiĝi arbareroj kvazaŭ unuspeciaj; sur la montodeklivoj anda alno asociiĝas kun Polylepis besseri, Schinus andinus, Escallonia salicifolia, Escallonia resinosa, Escallonia tucumanensis kaj Berberis commutata.
Anda alno estas priskribita de Carl Sigismund Kunth kaj publikigita en Nova Genera et Species Plantarum en 1817 [3][4].