Andrea Gibson | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de aŭgusto 1975 (49-jaraĝa) en Calais | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Bowdoin College (en) ![]() Saint Joseph's College of Maine (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Mark Gibson ![]() | ||||
Patrino | Shirley Gibson ![]() | ||||
Gefratoj | Laura Gibson ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto ![]() | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Andrea GIBSON (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1975) estas poeto kaj aktivisto, kiu loĝas en Boulder, Koloradio. La poezio de Gibson ĉefe temas pri sociseksaj normoj, politiko, socia reformo kaj la problemoj de GLAT-uloj en la hodiaŭa socio.
Gibson ekkreskis en Calais, Majno. Gibson estas la infano de Mark kaj Shirley Gibson, kaj havas unu fratinon, Laura, kiu menciiĝas en la poemo de Gibson kun la nomo 'Titanic'. Gibson ekkreskis en baptisma hejmo kaj iris al Saint Joseph's College of Maine. Poste Gibson translokiĝis al Nov-Orleano kun sia koramikino. En 1999 ili translokiĝis al Boulder, Koloradio.
Gibson ankaŭ uzas la nomon Andrew. Gibson uzas seksneŭtralajn pronomojn kaj skribis multajn poemojn pri sociseksa identeco, kiel "Swing set" kaj "Andrew".[1]