Andrew Ng | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
吳恩達 Andrew Ng | |||||
Naskonomo | Andrew Yan-Tak Ng | ||||
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1976 (48-jaraĝa) en Londono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Carnegie Mellon Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley - doktoreco (–1993) Masaĉuseca Instituto de Teknologio Raffles Institution (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Carol Reiley (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | artefaritinteligenca sciencisto universitata instruisto komputosciencisto entreprenisto ![]() | ||||
Doktoreca konsilisto | Michael I. JORDAN vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Andrew Yan-Tak Ng (ĉine 吴恩达; 1976) estas Ĉino-Usonano kaj komputosciencisto. Li estas la ĉefsciencisto ĉe Baidu, loke en Silicia Valo. Li ankaŭ estas profesoro (antaŭe vic-profesoro) ĉe Universitato Stanford. Ng ankaŭ kunfondis kaj prezidis edukan retejon Coursera.[1]
Ng ĉefe studas pri maŝinlernado kaj profunda maŝinlernado. Liaj fruaj studoj inkluzivis la projekton Stanford-a Aŭtomata Helikoptero, kiu estis la plej pova aŭtomata helikoptero tutmonde portempe,[2][3] kaj la projekton STAIR (STanford-a AI-Roboto),[4] kiu eldonis ROS, populara malfermkoda robota mastrumsistemo.
Ng verkis aŭ vic-aŭtoris pli ol 100 publikaĵon pri maŝinlernado, robotoscienco, kaj rilataj kampoj. Kelkaj verkoj liaj pri komputila vido estis laŭditaj en recenzo.[5] Dum 2008, lin laŭdis la MIT-a Teknologia Revuo kiel unu el la 35 plej gravaj inventistoj tutmonde pli junaj ol 35 jaroj.[6][7] Dum 2007, Ng ricevis Sloan Fellowship. Li ankaŭ ricevis la Premion de Komputilo kaj Penso en 2009 pro sia laboro pri artefarita intelekto.
Ng naskiĝis en Britio en 1976. Liaj gepatroj venis el Honkongo. Li vivis en Honkongo kaj Singapuro june kaj poste diplomiĝis ĉe la Instituto Raffles de Singapuro en 1992. En 1997, li ricevis universitatan diplomon de Universitato Carnegie Mellon en Pittsburgh, Pensilvanio. Ng magistriĝis en Masaĉuseca Instituto pri Teknologio en Kembriĝo, Masaĉuseco en 1998 kaj ricevis PhD-a diplomon de Universitato de Kalifornio en Berkeley en 2002. Lia mentoro estis Michael I. Jordan. Li eklaboris por Universitato Stanford tiujare kaj vivas en Palo Alto, Kalifornio. Li edziĝis kun Carol E. Reiley en 2014.[8]
En 2011, Ng fondis projekton Google Brain en Google, kiu celis gradegan artefaritan neŭran reton per disa komputilaro de Google.[9] Unu el notindaĵo estis ĝia sukceso trejni neŭrreton per 16 000 kernoj por la takso rekoni altnivelan koncepton, ekzemple katon per spektado de JuTubaj videoj sen instruiĝi pri la koncepto de "kato".[10][11] La teknologio disvolvigita dum la projekto ankaŭ uziĝas en la elparol-rekonada sistemo en Operaciumo Android.[12]