Andrzej Mostowski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Andrzej Mostowski | |||||
Naskonomo | Andrzej Stanisław Mostowski | ||||
Naskiĝo | 1-an de novembro 1913 en Lvivo, Aŭstrio-Hungario | ||||
Morto | 22-an de aŭgusto 1975 (61-jaraĝa) en Vankuvero | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Varsovio (1931–1938) Stefan Batory Gymnasium and Lyceum (en) (1923–1931) vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Tadeusz Mostowski (en) vd | ||||
Parencoj | Marcin Mostowski (en) (nevo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto filozofo universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Matematiko, logiko kaj fondado de matematiko vd | ||||
Aktiva en | Varsovio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Alfred Tarski • Kazimierz Kuratowski vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | kolapslemo de Mostowski ❦ Mostowski model ❦ Ehrenfeucht–Mostowski theorem vd | ||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Andrzej Stanisław Mostowski (naskiĝis la 1-an de novembro 1913 en Lvovo, mortis la 22-an de aŭgusto 1975 en Vancouver, (Kanado) – pola matematikisto kaj logikisto okupiĝanta ĉefe pri fundamentoj de matematiko, reprezentanto de Varsovia Skolo Matematika.
Filo de Stanisław. En 1931 finis Gimnazion je la nomo al Stefan Batory en Varsovio kaj eniris Varsovian Universitaton, kie studis sub gvido de Alfred Tarski, Kazimierz Kuratowski kaj Adolf Lindenbaum. Li doktoriĝis en 1938 surbaze de disertaĵo O niezależności definicji skończoności w systemie logiki verkita ĉe Kuratowski kaj Tarski.
Post germana invado en Pollandon en 1939 laboris kiel librotenisto. En la jaroj 1942-1944 instruis en Sekreta Varsovia Universitato. Septembre 1944 edziĝis al Maria Matuszewska. Post la ribelo de Varsovio germanoj volis sendi lin al koncentrejo, sed danke al helpo de flegistinoj li kaŝiĝis en malsanulejo.
Li habilitiĝis en 1945 ĉe la Jagelona Universitato. De 1946 ĝis la morto laboris en Varsovia Universitato; de 1947 kiel eksterordinara profesoro ĉe la altlernejo, kaj de 1951 kiel ordinara profesoro.
En la akademia jaro 1948-1949 laboris en Institute for Advanced Study en Princeton, en 1958-1959 lekciis en Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley, kaj en la jaro 1969-1970 en All Souls College en Oksfordo (Britio)
Li estis distingita per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta (1954).
En 1956 iĝis membro-korespondanto, kaj en 1963 plena membro de Pola Scienca Akademio; en 1973 iĝis membro de Finna Akademio de Sciencoj.
En la jaroj 1945-1975 Mostowski estis sciencisto ĉirkaŭ kiu fokusiĝis esploroj pri la fundamentoj de matematiko en Pollando. Krom siaj disĉiploj, antaŭ ĉio en Varsovia Universitato kaj en Matematika Instituto de Pola Scienca Akademio, Mostowski kunlaboris kun ĉiuj polaj grupoj de esploristoj de la fundamentoj kaj de matematiko kaj aliaj de informadiko aŭ filozofio ktp.
Ĉe Mostowski doktoriĝis multe da polaj logikistoj kiel Janusz Onyszkiewicz aŭ Helena Rasiowa.
Mostowski estis aŭtoro de pli ol 100 sciencaj publikaĵoj, el kiuj la plej gravaj estis en 1979 publikigitaj en duvoluma eldono de Elektitaj verkoj:
Mostowski estis ankaŭ aŭtoro de kelkaj monografioj kaj akademiaj lernolibroj, en tio
Al sciencaj atingoj de la profesoro apartenas kontribuoj pri aroteorio, modeloteorio kaj en pluraj aliaj fakoj.