András Cser-Palkovics | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de septembro 1974 (50-jaraĝa) en Székesfehérvár |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | politikisto urbestro advokato ![]() |
András Cser-Palkovics [andrAŝ ĉer-palkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cser-Palkovics András estas hungara juristo, politikisto, parlamenta deputito, urbestro, tenisisto.
András Cser-Palkovics[1] naskiĝis la 25-an de septembro 1974 en Székesfehérvár.
András Cser-Palkovics maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Janus Pannonius. Post siaj studoj li estis juristo en fabriko de Székesfehérvár. Li interesiĝis pri la politiko jam dum la gimnaziaj jaroj, en 1989 li aliĝis al Fidesz kaj li helpis ties kampanjon. En 1999 li estis fondinta membro de junulara filio de Fidesz. Ekde 2002 li estis urbestrarano en sia naskiĝurbo. Inter 2006 kaj 2014 li estis parlamentano, ekde 2010 ankaŭ urbestro de Székesfehérvár. Li longe estis tenisisto en sportklubo, tamen sen gravaj rezultoj. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.