András Sike | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1965 (59-jaraĝa) en Eger |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | luktisto |
András Sike [andrAŝ ŝike], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sike András, estas hungara luktisto, dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto.
András Sike naskiĝis la 18-an de julio 1965 en Eger.[1][2]
András Sike estis edukita en Szentdomonkos, poste en en sia naskiĝurbo, ekde sia aĝo 17 en Budapeŝto. Li akiris trejnistan licencon en 1988. Li ricevis ŝtatajn premiojn inter 1988-2021.
András Sike estis luktisto komence en Eger inter 1977-1981, poste en signifa ĉefurba sportklubo, fine en Szeged. Li estis hungara ĉampiono sesfoje inter 1985-1993, samtempe li apartenis al la hungara nacia teamo. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1992 kun ora medalo, krome en mondĉampionumoj li estis la tria en 1989 kaj 1991 en klasik-stila luktado. Depost sia aktiva sporta kariero li estis trejnisto.