Angel-A | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Angel-A |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 21 dec. 2005, 25 maj. 2006 |
Ĝenro | filma dramo |
Kameraado | Thierry Arbogast |
Reĝisoro(j) | Luc Besson |
Produktisto(j) | TF1 • Luc Besson |
Scenaro | Luc Besson |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Anja Garbarek |
Rolantoj | Jamel Debbouze • Rie Rasmussen • Gilbert Melki • Franck-Olivier Bonnet • Michel Bellot • Olivier Claverie • Serge Riaboukine • Vénus Boone |
Produktinta firmao | EuropaCorp |
IMDb | |
Angel-A estas franca filmo de Luc Besson, aperinta en decembro 2005.
DVD de la filmo estis eldonita en 2007.
Nenio plu sukcesas al André (Jamel Debbouze), 28-jara eta friponulo kiu ŝuldas monon al ĉiuj. Ĉi-foje li estas elĉerpita kaj liaj kreditoroj, pli kaj pli minacantaj, ne domaĝas lin. Nenio helpas, nek la usona verda karto, kiun li gajnis en loterio, nek la ĉielo, al kiu li riproĉas. Sin mortigonte, saltonte el Ponto Aleksandro la 3-a, en Parizo, li estas haltigita de juna virino, Angel-A (Rie Rasmussen), kiu plonĝas en la akvon antaŭ liaj okuloj. Fidante nur sian kuraĝon, André siavice ĵetiĝas en la Sejnon kaj savas ŝin. Tiam Angel-A deklaras al li, ke savinte ŝin, al li ŝi apartenas.
|