Angelroda estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia landoTuringio, kaj ekde januaro 2020 estas parto de la komunumo Martinroda. Fine de la jaro 2018 la tiam ankoraŭ memstara komunumo havis 377 loĝantojn.
La regionhistoria muzeo (germane: Heimatstube) troviĝas en eksa monakejo el la 11-a jarcento. Ekde 1651 ĝi servis al la nobeloj de Witzleben kiel ekonomia domo kaj estis en ties posedo ĝis la senproprietigo post la Dua mondmilito fare de la komunistoj. La komunumo utiligis ĝin post 1945 diversmaniere. ĝi estis i.a. loĝejo por forpelitaj germanoj el Orienta Eŭropo, poŝtejo kaj kuracistejo. Ekde 1998 enestas muzeo sur du etaĝoj prezentantaj la lokajn metiojn, iamajn agrikulturajn maŝinojn kaj vivmanierojn pasintajn. Dokumentoj de kaj pri la dinastio de familio Witzleben kiel ankaŭ maketaĵo de la iama kastelo de Angelroda krome troviĝas tie.
La luterana paroĥa kirko estas el la 12-a jarcento. Sed ĝia nuna aspekto estas grandparte ŝuldita al novkonstruo de 1688. Restaŭrado kompleta fariĝis ĝis 2012. La ambona altaro kaj galerioj laŭ la stiloj baroka kaj klasikisma faritis ĝis 1796. En la jaro 1886 oni instalis la orgenon faritan fare de Adam Eifert el Stadtilm kiun oni restaŭris en 2002. De skulptita altaro konserviĝis ĝis hodiaŭ ses figuroj. Po unu videblas ĉe la dekstra kaj la maldekstra flankoj de la ambono, la kvar aliaj troviĝas jam ekde 1937 en Thüringer Museum Eisenach.
De kastelo Angelroda nur ekonomiaj ejoj kaj parkoj ankoraŭ konserviĝis. Dum la jaroj 1614 kaj 1618 la fortimpresa kastelo starigitis fare de kolonelo Burkhart Hieronymus Russwurm; ekde 1651 ĝi estis en posedo de la dinastio Witzleben. Supre de masiva teretaĝo estis du supraj etaĝoj trabfakaĵaj. La alta tegmento havis du transversaj gabloj kaj la antaŭa fronto interrompitis de okangula turo kun vosta kupolo. Tra la granda akceptejo teretaĝa atingitis la biblioteko kaj la arĥivejo familia. Juvelaĵo estis la t.n. Imperiestra salonego en la unua supra etaĝo kun multaj bildoj prapatraj de la familio Witzleben. La lasta kastelestro estis generalo Friedrich Karl von Witzleben forpelite fare de barbaraj komunistoj en 1946 disde siaj posedaĵoj. En 1947 la linda kaj funkcianta kastelo, kiu dum 330 jaroj plibeligis la vilaĝon, elrabiĝis de komunismaj ŝtelistoj kaj malkonstruiĝis. Laĝa fundamento estis la ordono 209 de la sovetiaj okupantoj. Nur la parko, la administradejo (hodiaŭ en posedo de la komunumo), la ekonomia ejo (hodiaŭ regionhistoria muzeo) kaj ĉevalstablo (hodiaŭ komunuma centro) konserviĝis kaj restaŭriĝis en la 1990-aj jaroj. Post volita kadukiĝo eĉ la kripto de la nobeloj apud la kirko surŝutiĝis sable.