Anguita | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo | ||
Poŝtkodo | 19283 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 157 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 2′ N, 2° 22′ U (mapo)41.025833333333-2.3686111111111Koordinatoj: 41° 2′ N, 2° 22′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 107 m [+] | ||
Areo | 127,19 km² (12 719 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Anguita [+] | |||
Anguita [anGIta] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 157 loĝantoj sur areo de 127,19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,2 loĝantoj/km². Anguita enhavas diversajn submunicipojn kaj domarojn kiel Anguita, Aguilar de Anguita, Santa María del Espino, Padilla del Ducado kaj Villarejo de Medina. La loĝantoj nomiĝas anguiteños [angiTEnjos].
Anguita situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.107 m super marnivelo; je 87 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. Geografiaj koordinatoj estas 41°01′33″N 2°22′07″Ok. La teritorio havas komunan limon kun Alcolea del Pinar, Medinaceli, Arcos de Jalón, Luzón, Mazarete, Riba de Saelices, Saelices de la Sal, Sotodosos, Hortezuela de Océn, Iniéstola kaj Luzaga.
Estas multaj arkeologiaj kuŝejoj jam de la epoko de keltiberoj, restaĵoj de ponto kaj ŝoseo de la Romia Imperio, kaj ankaŭ de la islama epoko.
En la Mezepoko ĝi estis parto de la teritorio de Medinaceli. En 1813 oni subskribis en Anguita la kreon de la provinco Gvadalaĥaro kunigante la teritoriojn de Molina kaj de Gvadalaĥaro. Estas preĝejo de Sankta Petro kaj du ermitejoj.
Santiago Ramón y Cajal iam somerumis en la vilaĝo.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 186, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Anguita, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Anguita kie oni falis al la nunaj 186.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj kaj turismo. En la loko ekzista kulturdomo, socia centro, kurackonsultejo, apoteko, trinkejo, somera trinkejo, municipa naĝejo kaj sportejo.