Angón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19245 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 0 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 4′ N, 2° 51′ U (mapo)41.068055555556-2.8530555555556Koordinatoj: 41° 4′ N, 2° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 996 m [+] | ||
Areo | 20,46 km² (2 046 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Angón [+] | |||
Angón estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 7 loĝantoj sur areo de 20,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,3 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas angoneros.
Angón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 996 m super marnivelo; je 69 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. Geografiaj koordinatoj estas 41°04′05″N 2°51′11″Ok. La teritorio havas komunan limon kun Atienza, Pálmaces de Jadraque, Robledo de Corpes, La Bodera, Rebollosa de Jadraque, Viana de Jadraque kaj Negredo.
Nordokcidente: Robledo de Corpes | Norde: La Bodera | Nordoriente: Rebollosa de Jadraque |
Okcidente: Pálmaces de Jadraque kaj Atienza | Oriente: Viana de Jadraque | |
Sudokcidente: Pálmaces de Jadraque | Sude: Negredo | Sudoriente: Viana de Jadraque |
La vilaĝo havis ĝis 377 loĝantojn meze de la 19-a jarcento. Poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 309 loĝantoj en 1950 al 15, tio estis oni perdis preskaŭ 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Angón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Angón kie oni falis al la nunaj 15.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.