La Animo de la mondo (plejkonata en la latina lingvo kiel Anima Mundi) estas filozofia termino uzita ĉe la novplatonistoj por indiki la vitalecon de la naturo similigita al unusola vivanta organismo: ĝi reprezentas la unuigan principon, el kiu prenas formon la unuopaj organismoj, kiuj, spite al dividiĝo kaj diferenciĝo laŭ sia specifeco, rezultas tamen ligitaj inter si pere de la komuna universala animo.
Tiu konceptado ŝajnas naskita ĉe la komenciĝo de la homaro, kaj kvankam esence origininta el orientaj filozofioj. Ĝi estis karakterizo de paganismo aŭ de animismaj religioj, laŭ kiuj ĉiu realo, ankaŭ se aspekte senanima, entenas spiritan enaĵon, kunligitan kun la animo de ĉio. En la politeismo la diaĵoj estis personigitaj esprimoj de tiuj fortoj aŭ energioj de la naturo, kaj imagitaj en ĝi imanentaj. La Anima Mundi troveblas esence en la multfacetaj esprimoj de mistikismoj.
Temas pri koncepto tute mala al meĥanikismo: laŭ tiu lasta, la organismoj estas la rezulto de la kombinaĵo de pluraj partoj disigitaj inter si, kiuj hazarde kuniĝinte konstituas la vivantan estaĵon. Tiu teorio, konata ankaŭ kiel atomismo, estis eksplicite aperinta unuafojon en Demokrito, laŭ kiu la tuta realo estas formita per atomoj submetitaj al la leĝo de kaŭzo kaj efiko; la animo, laŭ tiu filozofo, ne ekzistas, aŭ plibone ĝi estas nure materia, subigita al la ŝanĝo kaj al la morto. Tiu meĥanikisma determinismo estos reprenita de Newton kaj de anglosaksa empirismo.
Kompare kun tiu koncepto, la procedo de la animo de la mondo rezultas tute renverse: laŭ novplatonismo, la vivo ne agadas per asemblado de unuopaj partoj ĝis alveni al organismoj plievoluiĝintaj kaj inteligentaj, sed male ĝi startas el unueca kaj inteligenta principo el kiu prenas formon plantoj, bestoj kaj homaj estuloj.[1] Okazas ke el tiu universala principo ke eblas kompreni la unuopajn elementojn de la naturo, ne male.[2]
Platono en Timeo, dialogo pri kosmologio, estis inter la unuaj kiuj parolis pri la Animo de la mondo, heredinte tiun koncepton el mezorienta orfeismo kaj el pitagoraj tradicioj.[3] Laŭ Platono la mondo estas speco de granda besto, kies vitaleco estas subtenata de tiu animo, inokulita de la Demiurgo, kiu ĝin modlas startante el la fundamentaj kvar klasikaj elementoj: fajro, tero, aero, akvo.
”Tial laŭ probabla tezo, necesas diri ke tiu mondo vere naskiĝis kiel vivanta estaĵo dotita per animo kaj inteligento danke al la dia Providenco.” (Timeo, ĉap. VI, 30 b.)
Platono energie batalis kontraŭ la atomismo de Demokrito, ĝispunkte ke mem projektis cindrigi liajn verkojn.[4]
La koncepto pri Animo de la mondo trovis sekve sian similulon en la Logos de stoikismo, konceptita laŭforme de imanenta dieca ĉeestaĵo en la eventoj de la mondo, nome kiel συν-παθεία (syn-pathèia), sento de kompato kiu kunigas la supernaturan sferon kun tiu homa; pro tio ĉiu evento, ankaŭ la plej malgranda, resaltas en ĉiu alia.[5]
Ĝi poste estis farita propra ĉe la pensfluoj gnostikaj, esoteraj kaj hermentikismaj de la periodo helenisma; fariĝis fine centra temo en al filozofia sistemo de Plotino[6] kiu ĝin identigis kun la tria hipostazo en emanada proceso el la Unuo. La homa animo estis de konceptita kiel havanta du naturajn inklinojn: unuflanke ĝi direktiĝas al la sfero de la inteligenteco, aliflanke ĝi altiriĝas al la malalto, nome al la mondo, dispeliĝante en la multoblo de la individuaj animoj (poluitaj de la materio), konstituante tiel ilian vitalan fundamenton[7]
Laŭ Plotino, la ”simpleco” estas tio kio staras ĉe la bazo de la vivo. Vivanta estaĵo ne povas esti similigita al asemblaĵo de pluraj eroj, ĉar se ĝi estus dispecigita ĝi mortus: se ankaŭ ĝin oni rekonigus, ĝi ne rericevus la vivon. Tio okazas pro tio ke la animo de organismo estas io plia ol siaj kunigitaj partoj: ĉiu organismo estas unuaĵo, nedividebla tutaĵo, io eksterordinare simpla kvankam unuavide kunmetaĵo. Tiu “simpleco” kiu staras ĉe la bazo de la kunmetaĵo ne povas esti materia konsistaĵo, ĉar kiu ajn objekto surspace etendita povas esti ja jes pensita duondividita, kvankam fakte oni ne sukcesus ĝin rompi. La vivo, laŭ Plotino, naskiĝas ne el atomaj kombinaĵoj al ĝi eksteraj, sed el principo, simpla kaj senmateria: ĝuste la animo! La plureco de animoj ĉeestaj en la mondo estas siavice komprenebla nur allasante ke ĉiuj havas komunan originon. Laŭlogike, fakte, ne povas ekzisti diversaj “Unuoj”, ĉar ili ne estus diversaj sed multaj. La unueco kiu staras ĉe la bazo de la animoj devas esti, do, la sama por ĉiuj. [8] Tiu unuaĵo estas la Animo de la mondo, kiu siavice fariĝas vehiklo de la platonaj ideoj en la organismoj, tiamaniere konstituante la racion formantan ilian logoson, simile al genetikaj ecoj de individuo (aŭ al la aristoteka koncepto de “Entelekio”).
“El ĉio tio dirita rezultas ke ĉiu estaĵo loĝanta en la universo, laŭkvalite de sia naturo kaj situo, kontribuas al la formiĝo de la universo per sia agado kaj sentado, sammaniere laŭ kiu unuopa animaĵo kooperas kun la organismo de sia tuto, liverante tiun servon postulitan de siaj rolo kaj funkcio. Ĉiu ero, krome, donas el siaĵo kaj ricevas aliaĵon, laŭ la akceptemo konsentita.”.(Plotino, Eneadoj, IV, 4, 45).
La tuta sistemo de Plotino trovas fine kompletan organikecon en la postulo de la absoluta Unuo transe de la ideoj mem. Al tiu transcenda kaj nepridirebla, ne eksplikebla per vortoj, principo oni povas kuniĝi nur en la mistika ekstazo.
Spite de lia monisma vidpunkto, en la Animo de la mondo postulita de Plotino (kaj proprigita de la sinsekvaj filozofoj) daŭrigis pluesti la diaĵoj de pagana politeismo, propraj de la helena mitologio, kiuj ne estis viditaj kontrastaj kun la Unuo, estante eĉ ili esprimoj de la sama naturo. La Unuo restis en si mem transcenda dum la unuopaj diaĵoj estis konceptitaj kiel imanentaj al la kreaĵaro kaj partoprenantaj en la Animo de la mondo (monisma politeismo).
La plotina doktrino, elpurigita de la ĵus menciita pagana aspekto, facile povis esti absorbita de Kristanismo, kiu analoge, startinte el spirita vidpunkto de la realo, vidis la originon de la vivo en principo unueca kaj inteligenta. Malsame ol Plotino, tamen, laŭ kiu la Animo de la mondo senscie generas estaĵojn similajn al si,[9] laŭseme fluigante sian propran energion ĝis al la organismoj laŭgrade malsuperaj kaj malpli evoluintaj, kristanismo ĝin vidas en teleologia kaj kreisma optiko. Ankaŭ la kristana koncepto, tamen, restas radike antiteza al meĥanikismo: en la Biblio la homa estulo, la plej evoluinta inter la vivuloj, estas kreita laŭbilde kaj simile al Dio mem. Ĉe la origino, do, ne age staras la materio, sed la Spirito; la vivo kreita entenas jam ĉion: la malsuperaj kaj superaj estaĵoj ĝis al la plej inteligenta.
La principo kiu pli alproksimiĝas al tiu de la Anima Mundi estis la Sankta Spirito (konceptata tamen ne laŭ vakua formo, sed kiel vera kaj propra persono, la tria Persono de la Sankta Triunuo ĉar (metafore dirite) vitala blovo kiu “blovas” kie li volas laŭ plena aŭtonomio. Se la vitaleca aspekto ŝajnas reaperi en la Evangelioj kiam tie kie Jesuo adresiĝas al la elementoj de la naturo (ekzemple, al la plantoj aŭ al la vento aŭ al la lago kiel al realaĵoj konsciaj kaj obeantaj, oni vidas ke temas pri metaforaj ordonoj ĉar ankaŭ ili estas surmetitaj al la povo de Dio: estas Dio kiu fleksas la naturon.[10] Sume, en kristanismo la koncepto kaj real Animo de la mondo surdorne kuŝas.
La centreco de la “Animo de la mondo” trapenetris aparte aŭgustenismo precipe pro la komentario pri la Timeo de Kalkidio kiu atribuis al tiu animo “racian senkorpan naturon. [11] Spuroj de tiu koncepto troviĝas en Boecio, Dionizio la Areopagano kaj en Skoto Eriugena. En la 12-a jarcento Abelardo ĝin identigis kun la kristana Sankta Spirito. Plue ĝi fariĝis amata ĉevaleto de la Skolo de Chartres, kiel en Teodoriko kaj Vilhelmo el Conches, kiuj instruis la imanenton de la spirito en la Naturo, konceptante tiun lastan kiel tuton organikan kaj sendependan, objekton de apartaj studoj, nome neligitaj al la teologio.
Akceptante, do, la imanenton de la Universala Animo en la Naturo, la filozofoj de Chartres ekmarŝis en la direkton de panteismo de la kreitaĵaro: pro kio ili estis kritikataj ankaŭ pro religiaj motivoj. Samtempe Tomaso de Akvino parolis pri Anima Mundi, kaŭzo de la naturo ne ĝin identigante kun la mundo.[12]
Epoke de la renesanco dum kiu oni travivis novan sezonon de novplatonismo, la nocio pri Anima Mundi spertis apartan fortunon, legiĝinte al la elementoj magiaj, alkemiaj kaj hermetikismaj propraj de la renesanca filozofio, frukto de la menso de filozofoj kiel Marsilio Ficino kaj Johano Piko de la Mirandolo. Oni penadis en la serĉado de la ŝtono de la saĝuloj por kiun produkti necesis la disponeblecon de la Granda universala aganto, aŭ ĝuste de la animo de la mondo, alivorte dirita «Azoto», (kabala akronimo) kiu aludis la astran dian lumon je kiu ĉiu elemento ekzistanta estus trapenetrita.[13]
La tuta universo estis tiam konceptata kiel vivanta organismo, popolita de ĉeestaĵoj aŭ vitalaj fortoj. La novplatonisma vidpunkto, kunigita al tiu kristana, konsentadis vidi organike kunigitaj la diversajn kampojn de la realo danke al la amo kiun Dio radias en la kosmo ĝin vivigante. La amo de Dio, tiel, estis situigita kiel fundamento de la geometria ordo de la mondo. La akordo inter spirito kaj materio, ĉielaj eventoj kaj teraj, ĉar esprimoj de la sama vitala principo, kuntrenis al pli granda konfido en la astrologio kaj en la ebleco antaŭvidi la estonton pere de horoskopoj. Tiuj estis konceptitaj je la servo de la homo kiu interesiĝas pri la estonteco kaj intencas aktive interveni en la fluo de la eventoj por ilin ŝanĝi.[14]
En tiu kultura etoso emerĝis, en iuj kazoj, novaj paganstilaj tendencoj en kiuj la koncepto animismaj kaj imanentismaj de la spirito povis kunvivi kun la transcenda aspekto de la kristana Dio per la anstataŭo de la paganaj diaĵoj kun anĝeloj aŭ protektantaj sanktuloj, po komisiita per “jurisdikcio” sur aparta aspekto aŭ elemento de la realo, kiu estas tute animita de ili.
En la 16-a jarcento, la vitalisma koncepto pri Animo de la mondo eksurfacis precipe en katolika monaĥo Giordano Bruno, kiu imagis Dion tiom imanenta al la naturo ke Li identiĝis tute (in toto aŭ panteisme kun tiu lasta; en dominikano Tommaso Campanella, laŭ kiu ĉiuj elementoj de la realo estas sentoprovizitaj, aŭ posedas psikologian konscion (sensismo).
En la sinsekvaj jarcentoj, spite de ĝia spontana malkreskiĝo, ĝi tamen estis obstaklita de la meĥanikismo kaj newtona scienco, al kiu en la 17-jarcento oponis, en Germanio, precipe Goethe.
La koncepto priAnimo de la mondo reelmergiĝis denove dum la epoko de romantikismo, en Germanio. Aparte Schelling reprenis la novplatonisman koncepton kiu vidas la inteligentan principon jam en la naturo sub embriaj aŭ potencaj formoj, La naturo, laŭ Schelling, estas “duondormanta inteligento”, nome “potenca spirito”. La naturo ne povus evoluiĝi ĝis la homo se ĝi ne havus ene de si mem la dian spiriton. La malsuperaj organismoj estas nur limigoj aŭ minoraj aspektoj de la unika universala organismo kiu en la homa estulo trovas la plenan realiĝon. La Animo de la mondo fariĝas fakte plene memkonscia nur en la homo, kiu reprezentas tiel la verticon, la trapasan punkton de la naturo al Dio, kiu siavice en ĝi reflektiĝas. En la naturo, do, ĉeestas evoluisma principo, teleologia intenco, kiu specifiĝas en organismoj ĉiam pli kompleksaj startante, tamen, el simpla kaj absolute unueca principo.[15]
Ankaŭ Schopenhauer, kvankam konscie,[16] utiligis la saman novplatonisman koncepton pri “animo de la mondo”. Laŭ li, fakte, la unuopaj animoj de la individuoj estas esprimoj de unika Volo de vivo, kiu agas tamen laŭ ne konscia maniero, kaj nur el la homo ĝi povas fariĝi konscia pri si mem. Dum laŭŝajne la individua mi estas disigita el la alaj kaj puŝata al egoisma agado, malsupre la “vualo de maja” la animoj estas reale ĉiuj unuiĝintaj formigantaj unikan grandan animon.[17]
Plue en Henri Bergson (filozofo de la unua duono de la 20-a jarcento, la vitalismo estas kontraŭmetita al meĥanikismo. Bergson revenas, fakte, aserti ke la biologia vivo, kiel cetere la konscio, ne estas simpla agregaĵo de kombinitaj elementoj, eventuale reproduktebla artifike. La vivo, male, estas kontinua kaj senĉesa kreiĝo kiu naskiĝas el principo absolute simpla, nek laŭvole reefektigebla, nek aranĝebla startante el io alia.[18]
La Anima mundi reelmergiĝis en liteturaj verkistoj kiel en la itala Gabriele D'Annunzio en kiu superregis anhelo al la unuiĝo panika kun la universo pere de estetika kaj sensa pri la belo[19]
La Animo de la mond estas postulita ankaŭ de la psikologia doktrino de Carl Gustav Jung, en la nocio pri kolektiva nekonscio. Sekve, ĝin oni trovas en certaj aspektoj de la fenomeno religieca New Age.
En la juda tradicio, kun okulo precipe al la kabalo, kie multas la konceptoj afinaj al tiuj filozofiaj, ne troviĝas la koncepto pri Anima mundi, kvankam tio ŝajnas deduktebla el la fakto ke la homo, kiu devas perfektiĝi en ĉi tiu mondo, fine atingos la spiritecon ĉe Dio postmorte, trans la la korpeco kaj materieco: tiu stato, kiun povas esti ĝuata jam en ĉi tiu mondo en la estonta mesia regno, laŭ iuj (inter ili “Chaim Luzzatto”) iumaniere korespondus al la koncepto pri Animo de la mondo. Tamen, tiu koncepto kuŝus inter dornoj antaŭ la konvinko ke la mondo estas kreita el nenio, en ĉiu ĝia flanko, kaj direktata de Dio tute elekstere de la kreaĵaro.
Paralele kun la formoj per kiuj evoluiĝis en la okcidenta civilizo, la koncepto pri la Animo de la mond similmaniere formiĝis ankaŭ en oriento, en la aziaj religioj: en budhismo, taoismo kaj hinduismo, kie analoge superregis la ideo ke la universo estas animita de “forto” definitiva kaj unueca: