Anne Applebaum | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Anne Elizabeth Applebaum |
Naskiĝo | 25-an de julio 1964 (60-jaraĝa) en Vaŝingtono |
Lingvoj | angla • pola • rusa • franca |
Loĝloko | Vaŝingtono • Varsovio • Londono |
Ŝtataneco | Pollando (2013–) Usono |
Alma mater | Londona Lernejo de Ekonomiko - internaciaj rilatoj Pierson College (en) Kolegio Sankta Antonio Universitato Yale (–1986) Sidwell Friends School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Radosław Sikorski (mul) (1992–) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | historiisto verkisto kolumnisto ĵurnalisto verkisto de nefikcio |
Verkoj | Gulag: A History Red Famine: Stalin’s War on Ukraine |
TTT | |
Retejo | https://www.anneapplebaum.com |
Anne Elizabeth APPLEBAUM estas usona novkonservativa ĵurnalistino kaj historiisto. Ŝi publikigis iujn popolem-historiajn verkojn pri la historio de komunismo kaj ankaŭ de Orienta Eŭropo.
Ŝi komencis labori por ĵurnaloj dum la malfruaj 1980aj jaroj. Ŝi pritraktis la malkomunismigon de la 1990aj jaroj kaj ankaŭ verkis popolemajn libroj pri la historio de la antaŭe komunismaj orient-eŭropaj landoj.
En la 2000aj jaroj Applebaum iĝis proparolanto por agresiva usona geopolitiko. Ŝi subtenis la militon en Afganio kaj la kontraŭleĝan Irakan militon, false asertante, ke Saddam Hussein havis armilojn de amasa detruo. Ŝi favoris la trudon de milite restriktita aerspaco en la Libia enlanda milito. Applebaum oponas eŭroposkeptikismon.
Ŝi apartenas al usona dekstra-konservativa American Enterprise Institute.
Applebaum havas du infanojn kaj ŝia edzo estas Radosław Sikorski, antaŭa pola ministro de defendo kaj eksterlandaj aferoj el Civitana Platformo.