Anneliese Michel | |
---|---|
Anneliese Michel antaŭ la spasmoj | |
Persona informo | |
Naskonomo | Anneliese Michel |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1952 en Leiblfing, Germanio |
Morto | 1-an de julio 1976 en Klingenberg am Main, Germanio |
Mortokialo | Dehidratiĝo, subnutrado kaj inanicio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Okcidenta Germanio |
Alma mater | Gymnasium (en) Universitato de Würzburg |
Okupo | |
Okupo | studento liceano |
Anneliese MICHEL (naskiĝinta la 21-an de septembro 1952 en Leiblfing – mortinta la 1-an de julio 1976, 23-jara, en Klingenberg am Main) estis germana religia studentino el katolika familio, kaj kiel multaj kredantoj kiuj apartenis al la Katolika Eklezio, ŝi kredis tutkore en la katolikaj sakramentoj. En periodo inter septembro 1975 kaj julio 1976 subiĝis al "granda ekzorcismo", kiu kaŭzis ŝian morton.
Kiel infano ŝi amis muzikon kaj frekventis specialan lernejon kaj lernis ludi la akordionon. Anneliese estis tre influita de religia vidpunkto kaj ofte venis por preĝi en la preĝejo proksime de ŝia hejmo. Ŝi estis priskribita de tiuj kiuj konis ŝin kiel komforta kaj retiriĝema knabino, sed ankaŭ serioza kaj introvertita.
En la jaro 1968 unuafoje aperas ĉe Anneliese Michel unuaj simptomoj de eksterordinaraj atakaj statoj, ŝi asertis ke ŝi komencis vidi vizaĝojn kaj aŭdi timigajn voĉojn. Anneliese sen evidenta kaŭzo en lernejo senkonsciiĝis kaj la sekvantan nokton dum fortaj spasmoj ŝi tramordis sian langon. Pli poste ŝi indikis, ke dum tiu ĉi atako ŝi sentis fremdan forton, kvazaŭ ĝi enpremis ŝin en la liton.
Jaron poste ŝi malsaniĝis je pulmomalsano kaj tuberkulozo kaj devis resti en restadejo dum ĉirkaŭ 6 monatoj. Post sia liberigo el la konvalescienca hejmo, ŝi komencis fari sensencajn bruojn kaj ĉar ŝia kondiĉo ne pliboniĝis, ŝi devis maltrafi multajn tagojn da lernejo kaj resti hejme dum tutaj tagoj, kio kaŭzis ŝian deprimon. Post plua atako en aŭgusto de la sama jaro familia kuracisto proponis neŭrologian esploron kun suspekto al epilepsio, sed ĉiuj testoj inkluzive de EEG finiĝis kun negativa rezulto kaj la esploro estis fermita kiel epilepsia malsaniĝo de tipo "grand mal", la spertita atako estis markita kiel cerba spasmo de nokta tipo. Anneliese ricevis kontraŭepilepsikaĵojn, per kiuj ŝi estis kuracata ĝis sia morto.
En la printempo de 1973 ŝi komencis frapi sian kapon sur la ŝranko, la plankon kaj la plafonon. Ŝiaj gepatroj decidis inviti ekzorcistojn, kaj post iom da pripenso, la loka episkopo aprobis sendi 2 ekzorcistojn al la domo de Anneliese [1][2]. La unua ekzorcceremonio estis farita la 3-an de aŭgusto 1975. La ceremonio kaŭzis malplipeziĝon kaj plimalboniĝon de ŝia mensa stato. Anneliese komencis suferi de dormoproblemoj, manĝis insektojn, trinkis sian propran urinon kaj mordis la muron (kio kaŭzis la perdon de dento). La 3-an de marto 1976, ŝia kondiĉo komencis plimalboniĝi. Ŝi asertis, ke voĉoj malpermesis ŝin daŭrigi manĝi kaj atingis staton de subnutrado. De aprilo de tiu jaro ŝi estis enŝlosita al sia lito kaj ne forlasis la domon.
Anneliese Michel suferis 67 ekzorcojn [3]. La lasta el ili estis prezentita la 30-an de junio 1976 . Anneliese Michel mortis tagon poste, la 1-an de julio 1976, en sia nova hejmo en Klingenberg. La raporto pri morto deklaris post kelkaj horoj ke la kaŭzoj de morto estis subnutrado kaj dehidratiĝo kaj ŝia korpopezo estis 30 kg.
Post ŝia morto, ŝiaj gepatroj kaj la du pastroj estis juĝitaj pro nezorgema hommortigo , kiu rezultiĝis el ne daŭrigado de psikiatria kuracado. En proceso, kiuj altiris amaskomunikilan atenton en Germanio kaj tra la mondo, la du pastroj estis kondamnitaj al 4 monatoj da malliberejo. Ŝiaj gepatroj eliris senkulpaj ĉar oni asertis, ke ili sufiĉe suferis kaj funebris pro ŝia morto.
En konferenco plurajn jarojn poste, germanaj episkopoj revokis la aserton ke ŝi estis posedita [4].
Komence de la 21-a jarcento, 3 hororaj filmoj estis produktitaj surbaze de ŝia rakonto.
En 2005, la amerika filmo " The Exorcism of Emily Rose " estis produktita, surbaze de la rakonto de Anneliese Michel. La germana filmo " Requiem " de 2006 baziĝis ankaŭ sur ŝia rakonto. En 2015, daŭrigo al "The Exorcism of Emily Rose (La Ekzorcismo de Emily Rose)" estis produktita, nomita " The Exorcism of Molly (La Ekzorcismo de Molly).