![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Colobanthus quitensis (Kunth) Bartl. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Antarkta perloradiko ( Colobanthus quitensis ) estas unu el la nur du angiospermaj plantoj el la Antarkta ekozono, la alia estante antarkta hargreso (Deschampsia antarctica) [1].
La antarkta perloradiko prezentas kusenan kreskadformon, tiel ke ĝi similas al musko. Ĝi altas ĉirkaŭ 5 centimetrojn kaj estas senhara [2], malgranda, laŭ grandeco tre variigebla kompakta planto kun forta radiko kaj kun folioj malfalditaj en rondo. Tiuj ĉi folioj estas grasecaj, linio-formaj, rigidaj aŭ molaj kaj longas 1 ĝis 1,5 centimetrojn, foje ankaŭ pli longe.[3].
La sveltaj infloreskoj estas tiel longaj kiel la plantoj mem, aŭ eĉ iome pli longaj kaj portas finstarantajn unuopajn florojn sur mallonga, je la pinta fino dikiginta flortigo. Brakteoj povas troviĝi je la floro aŭ je la flortigo. La kvar sepaloj estas ovo-formaj ĝis long-rondaj kaj pinte mallarĝiĝantaj. La samnombraj stamenoj staras alternante kontraŭ la petaloj. La frukto estas kapsulo kaj elstaras el la kaliko. La semoj estas ruĝecaj kun longa ovolo.
La arealo de la antarkta perloradiko fakte estas ankaŭ neotropika kaj tre vasta. Ĝi etendiĝas ekde Meksiko (17° N) tra la Andoj ĝis Patagonio [4]. La specio troviĝas tra la Sudaj Orkadoj, la Sudaj Ŝetlandaj Insuloj, la Falklandoj, Sud-Georgio ĝis la Antarkta duoninsulo. [5]. Tie ci ĝi estas limigita al la senglaciaj areoj de la okcidenta marborda regiono, kie ĝi okupas bone drenitajn, mineralajn lomgrundojn.
Kaŭze de la tutmonda varmiĝo, pli da semoj kapablas ĝermi, kreante multe da ĝermoplantoj kaj plantidoj. Referaĵoj indikas ke estiĝas kvinfoja multoblo de plantoj kiel rezulto. Tiu kaŭzis la plivastiĝon de tiu specio suden kaj la okupadon de pli grandaj areoj. La arealo de antarkta perloradiko etendiĝas pli sude ol la 56-a cirklo de suda latitudo.
Taksonomiaj sinonimoj inkluzivas Sagina quitensis Humboldt, Bonpland & Kunth.