Antigua (Fuerteventura)

Antigua
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35630
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 523  (2023) [+]
Loĝdenso 54 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 25′ N, 14° 1′ U (mapo)28.4160163-14.0118473Koordinatoj: 28° 25′ N, 14° 1′ U (mapo) [+]
Alto 254 m [+]
Areo 250,56 km² (25 056 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Antigua (Kanariaj insuloj)
Antigua (Kanariaj insuloj)
DEC
Situo de Antigua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Antigua (Fuerteventura) [+]
vdr

Antigua [anTIgŭa] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sur la nordorienta parto de la insulo Fuerteventura. La municipa teritorio inkludas la plej loĝatan loĝlokon de la municipo nome El Castillo aŭ Caleta de Fuste, kiu estas unu de la turismaj altirejoj de la insulo.[2]

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Antigua.

Antigua estas en la centr-orienta parto de la insulo Fuerteventura, je 20,5 km de la insula ĉefurbo. Ĝi enhavas areon de 250,56 km², kiel la antaŭlasta plej granda teritorio de la insulo. De tiu areo, la plej granda parto estas etenda rura kaj natura areo.[3][4]

La municipa teritorio limas kun tiuj de Puerto del Rosario (norde), Betancuria (okcidente) kaj Tuineje (sudokcidente).[4]

La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno de Antigua, estas je 254 m.s.m.,[3] kaj la plej alta loko estas 681 m.s.m. en Morro Jorjado, en la montaro de Betancuria.[4]

La municipa teritorio posedas perimetron de 76,64 km kaj marbordan longon de 29,65 km,[3] en kiu elstaras la strandoj de Caleta de Fuste, Las Marismas, El Muellito kaj Pozo Negro.[4][5][6][7]

La flaŭro de la municipo estas karakterizita per dornomakiso, el kio menciindas Launaea arborescens, Suaeda vera kaj la rara endemio Caralluma burchardii. El la faŭno menciendas nombraj birdospecioj, kiel la estepeca kanaria Hubara-otido Chlamydotis undulata fuertaventurae kaj pterokloj Pterocles orientalis,[8] la kanaria perknoptero Neophron percnopterus majorensis kaj la turfalko Falco tuniculatus. Alia pli malgranda birdospecio, sed ofta en la municipa teritorio estas la sahara kurulo Cursorius cursor.

Inter naturaj protektitaj zonoj estas menciindaj areoj de la protektita zono inkludita en la rura parko de Betancuria, de la protektita pejzaĝo de Malpaís Grande kaj de la natura monumento Cuchillos de Vigán, dum estas integre en la municipa teritorio la natura monumento Caldera de Gairía.[4]

Arkeologia kuŝejo La Atalayita.

En tiu areo estis grava setlado de guanĉoj, de kiuj restis cento da restaĵoj en la arkeologia kuŝejo La Atalayita.[9]

La konkero de Fuerteventura finis en 1405, fare de la normano Johano de Béthencourt. Apuda Betancuria estis elektita kiel ĉefurbo de la insulo en sistemo kopiita de la feŭdismo. En 1476 oni konstituis jure la teritorian senjorlandon de Fuerteventura, per kiu la Katolikaj Gereĝoj agnoskis al la konkerinto lian dominadon de la insulo. Betancuria, kiel sidejo de la konkerintoj, iĝis akso de la administracia povo. Pájara, sude de Betancuria, kaj La Oliva, norde, formis la dekomencan spinon de la insulo.

Tio ŝanĝiĝis en 1742 kiam oni translokis la administracian centron al la Casa de los Coroneles (Kolonelejo) de La Oliva. Tiuj altrangaj oficiroj anstataŭis la iaman senjorojn, akaparis la tutan povon kaj iĝis veraj terposedantoj, hun heredorajto familia. Tiuepoke la loĝantaro pliiĝis pro alveno de elmigrintoj el sudo de la insulo, kie okazis vulkanaj erupcioj. Tiukadre ankaŭ la ekonomio pliiĝis. Tiukadre novaj loĝlokoj, kiel Puerto de Cabras kaj Antigua, iĝis pli burĝaj centroj, kiuj anstataŭis la iamajn terposedantojn, pere de la hegemonio pro la kultivado kaj komerco de aizoaco Mesembryanthemum crystallinum.

Post la koloniigo Antigua iĝis grava domaro, pro la bonkvalito de la tero taŭga por la kultivo de cerealoj kaj pro la strategia loko inter la insula ĉefurbo kaj la naturaj havenoj de Caleta de Fuste kaj Pozo Negro; ĝi eĉ iĝis sidejo de la Jurisdikcia Partio (1834), sed nur dum unu jaro.[10]

Antigua ekde sia fondo en la 15-a jarcento apartenis al Betancuria, tiama ĉefurbo de la insulo. Oni kreis paroĥejon en 1785, kaj la loko sendependiĝis de la ĉefurbo en 1836.[11]

Ekde la 1970-aj jaroj la urbo iĝis altirejo por turismo.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

La municipo havis 12 972 loĝantojn je 1a de januaro 2020, estante la 21a loko de la provinco Las Palmas kaj la antaŭlasta de la insulo Fuerteventura.[12]

Historie estis ĉirkaŭ 2 000 loĝantoj ĝis la 1990-aj jaroj; poste venis kruta plialtiĝo pro altiro de turismo ĝis nunaj pli ol 12 000 loĝantoj.

El Castillo aŭ Caleta de Fuste.
Turo de San Buenaventura.
Turo de San Buenaventura.
Loĝlokoj (2020)[12]
Loĝlokoj Loĝantoj
Agua de Bueyes 308
Antigua (municipa ĉefurbo) 2489
Casillas de Morales 372
El Castillo aŭ Caleta de Fuste 8028
Triquivijate 1076
Valles de Ortega 699

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kastelo de Fuste (BIC).
  • Preĝejo de Antigua (BIC).
  • Kalkokofornoj de la Guirra (BIC).
  • Arkeologia Kuŝejo de La Atalayita (BIC).
  • Turisma Kultura Centro Molino de Antigua, pri metiistoj.
  • Salproduktejoj de El Carmen (1800).
  • Protektita pejzaĝo Malpaís Grande.
  • Natura monumento Cuchillos de Vigán.
  • Natura monumento Caldera de Gairía.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. «Turismo en Caleta de Fuste». Patronato de Turismo de Fuerteventura. Konsultita la 22an de novembro 2017.
  3. 3,0 3,1 3,2 «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  5. «Guía de playas. Caleta de Fuste / El Castillo». Ministerio para la transición ecológica y el reto demográfico. Arkivita el originalo la 7an de aŭgusto 2021. Konsultita la 7an de aŭgusto 2021.
  6. «Guía de playas. El Muellito / Salinas». Ministerio para la transición ecológica y el reto demográfico. Arkivita el originalo la 7an de aŭgusto 2021. Konsultita la 7an de aŭgusto 2021.
  7. «Guía de playas. Pozo Negro». Ministerio para la transición ecológica y el reto demográfico. Arkivita el originalo la 7an de aŭgusto 2021. Konsultita la 7an de aŭgusto 2021.
  8. Ganga ortega
  9. «Decreto 129/2007, de 24 de mayo, por el que se declara Bien de Interés Cultural, con categoría de Zona Arqueológica "El Poblado de La Atalayita", situado en el Valle de Pozo Negro, término municipal de Antigua, isla de Fuerteventura, delimitando su entorno de protección». Boletín Oficial de Canarias. 14a de junio 2007. Konsultita la 7an de aŭgusto 2021.
  10. «Historia». Ayuntamiento de Antigua. Konsultita la 7an de aŭgusto 2021.
  11. Suárez Grimón, Vicente J. (1996). «La génesis de los Ayuntamientos modernos en Canarias». Boletín Millares Carlo (15). ISSN 0211-2140. Arkivita el originalo la 21an de aŭgusto 2014. Konsultita la 7an de aŭgusto 2021.
  12. 12,0 12,1 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Antigua (Fuerteventura) en la hispana Vikipedio.