Antikvaĵisto (de la latina vorto antiquarius respektive la esperanta vorto antikvo) estas homo, kiu komercas per tre malnovaj objektoj, aparte per tre malnovaj libroj, manuskriptoj, gazetoj, mapoj kaj artaĵoj, aparte per grafikaĵoj. Li respektive ŝi mem posedas vendejon por tiuj objektoj, antikvaĵejon, aŭ estas dungito en tia vendejo. Inter la taskoj de antikvaĵisto estas la takso de la probabla valoro de interesa objekto, la aĉeto, fikso de vendoprezo, stokado kaj prezento de la varoj kaj la vendado. Ĝenerale antikvaĵistoj pretas laŭ peto de kliento serĉi deziratan raran objekton ĉe aliaj kolegoj, sen ke tio kaŭzus aldonajn kostojn por la kliento.
Antikvaĵisto do estas komercisto; en plej multaj landoj la profesio konsideriĝas specialaĵo de la librovendista profesio.
Dum pasintaj jarcentoj antikvaĵistoj ofte estis kleruloj, kiuj aparte fakis pri historio aŭ pri arkeologio, foje ankaŭ pri aliaj fakoj. Dum la mezepoko antikvaĵistoj kutime samtempe estis kopiistoj de malnovaj manuskriptoj, do produktis parton de siaj varoj mem. Iuj el tiuj mezepokaj antikvaĵistoj kaj kopiistoj de malnovaj manuskriptoj samtempe ankaŭ estis alkemiistoj – aparte konata historia ekzemplo estis Nicolas Flamel.