Anton Günther | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1783 en Cvikov |
Morto | 24-an de februaro 1863 (79-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio |
Alma mater | Universitato de Karolo |
Okupo | |
Okupo | filozofo |
Anton GÜNTHER (naskiĝinta la 17-an de novembro 1783 en Cvikov-Lindava, mortinta la 24-an de februaro 1863 en Vieno) estis aŭstra filozofo kaj teologo.
Estante filo de forĝisto li studis jursciencojn kaj filozofion en Prago kaj Vieno ĉe Bernard Bolzano kaj Klemens Maria Hofbauer. Poste li doktoriĝis pri teologio kaj ordiniĝis sacerdoto en 1821. Sekve li fariĝis jezuita novico en Starawieś apud Brzozów. Post du jaroj li interrompis la novicadon pro troa severeco kaj revenis en 1824 al Vieno. Tie li fariĝis privata docento kaj kreis novan katolikan-filozofian doktrinon kiu nomiĝas laŭ li Günterhianismo. En ĝi kristanismo estas racie eksplikata kaj antropologio gravas. Lia ĉefa celo estis malhelpi ke la t.n. novskolastiko iĝu la unusole instruata katolika filozofio. Helpis lin tie Johann Heinrich Pabst kiun samtempuloj nomis la alia mio de Günther.[1] En 1852 akceptis lin kiel eksteran membron la Bavara Akademio de Sciencoj.[2]
En 1857 liaj verkoj estis metitaj sur la indekso de malpermesitaj libroj[3] Laŭ instigo de kardinalo Johannes von Geissel kaj de la teologo Josef Kleutgen kaj post ekspertizo fare de Rudolf von Smetana lia papa moŝto Pio la 9-a kondamnis la opiniojn de Günther per la skribaĵo Eximiam Tuam en la 15.6.1857. Günther humile akceptis tion.[4]
Inter 1830 kaj 1870 la ideoj de Günther estis popularaj. Influiĝis de li la sekvaj filozofoj kaj teologoj: Johann Nepomuk Ehrlich, Karl Werner, Johann Heinrich Löwe, Jakob Zukrigl, Xaver Schmid, Jakob Merten, Theodor Gangauf, Johann Spörlein, Georg Karl Mayer, Peter Knoodt, Peter Joseph Elvenich, Johann Baptist Baltzer, Joseph Hubert Reinkens, Wilhelm Kaulich kaj Matthäus Hörfarter.
Katolikaj malŝatantoj de li riproĉe malkovris pseŭdo-raciismon en siaj eseoj. Kontraŭ li verkis i.a. Johann Hast, Wenzeslaus Mattes, Ildephons Sorg, Johann Oischinger[5], Franz Xaver Dieringer, Franz Jakob Clemens, Friedrich Michelis, Johann Adam Hitzfelder, Josef Kleutgen, Johannes Baptist Katschthaler.
Post la papa kondamno kelkaj disĉiploj de li faris korektojn ĉe la sistemo de Günther, dume aliaj fariĝis anoj de la prakatolika Eklezio. En 1875 oni nomis por li strateton en Alsergrund, Günthergasse.
Malfruaj skribaĵoj: