Antoni Baraniak

Antoni Baraniak
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1904 (1904-01-01)
en Sebastianowo
Morto 13-an de aŭgusto 1977 (1977-08-13) (73-jaraĝa)
en Poznano
Tombo Katedralo de Poznano Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika episkopo (1951–)
katolika sacerdoto (1930–)
ĉefepiskopo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Antoni BARANIAK (naskiĝis la 1-an de januaro 1904 en Sebastianowo, distrikto de Śrem, mortis la 13-an de aŭgusto 1977 en Poznań) – pola romkatolika episkopo, salesiano, kapelano kaj sekretario de la primasoj de Pollando - kardinalo August Hlond (1933–1948) kaj Stefan Wyszyński (1949–1951), helpa episkopo de Gniezno en la jaroj 1951–1957, ĉefepiskopo de Poznań en la jaroj 1957–1977.

En la periodo de 1951 ĝis 1953 laboris en sekretariejo de la Primaso de Pollando.

Nokte de la 25-a/26-a de septembro 1953 estis arestita samtempe kun la primaso Wyszyński. Enprizonigita en Enketa Arestejo en la kvartalo Mokotów. Tie dum 3 jaroj estis brutale enketata fare de ekzekutistoj de Sekureca Oficejo. Li estis interalie 145 fojoj enketata, kelkfoje po dekkelkaj horoj, oni forŝiris al li ungojn, tenis dum pluraj tagoj sen vesto en malvarmega kelo, plena de fekaĵoj. Malgraŭ kruelaj torturoj li ne rompiĝis kaj nenion diris kontraŭ la primaso, kion komunistaj servistoj deziris. Ricevinte tiajn atestojn eblus proceso kontraŭ Stefan Wyszyński pri perfido de la ŝtato kaj kontraŭrevolucia agado. La 30-an de oktobro 1956 li estis liberigita. Denove eklaboris kiel ĉefo de la sekretariejo.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • A. Suwart, Pierwszy po prymasie (La unua post primaso), [en:] „Przewodnik Katolicki” (Katolika Gvidilo), 39/2007.
  • S. Zasada, Teczki na arcybiskupa (Aktujoj kontraŭ ĉefepiskopo), [en:] „Gość Niedzielny” (Dimanĉa Gasto), 28/2009 (LXXXVI), p. 44-45.
  • M. Jędraszewski, Teczki na Baraniaka (Aktujoj kontraŭ Baraniak), Wydział Teologiczny Uniwersytetu Adama Mickiewicza (Teologia Fakultato de Universitato Adam Mickiewicz), Poznań 2009.