Antonio Bartolomeo Bruni | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1757 en Cuneo |
Morto | 6-an de aŭgusto 1821 (64-jaraĝa) en Cuneo |
Lingvoj | franca |
Okupo | |
Okupo | komponisto dirigento |
Antonio Bartolomeo BRUNI (naskiĝis je la 28-a de januaro 1757 en Cuneo (Piemonto); mortis je la 6-a de aŭgusto 1821 samloke, estis itala violonisto kaj komponisto de la klasiko.
Bruni estis lernanto ĉe Gaetano Pugnani. En Parizo li estis direktisto de la orkestro Concert Spirituel en la jaro 1780. Li estis membro de la orkestro de la itala opero kaj kuneldonanto de la revuo "Journal de violon" (ĵurnalo de la violono). Kun Giovanni Battista Viotti li gvidis ekde 1789 la teatron "Monsieur".