Antonio Oliver | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1903 en Kartaĥeno |
Morto | 28-an de julio 1968 (65-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Patro | Francisco de Paula Oliver Rolandi (en) |
Edz(in)o | Carmen Conde Abellán |
Parencoj | Ginés de Arlés (en) (kuzo) |
Okupo | |
Okupo | arthistoriisto poeto verkisto literaturkritikisto |
Antonio OLIVER Belmás (Kartaĥeno, 29a de januaro 1903 - Madrido, 28a de julio 1968) estis hispana poeto, literatura kritikisto kaj historiisto priarta, apartenanta al la Generacio de la 27-a. En 1931, Oliver fondis, kun Carmen Conde, la unuan Popolan Universitaton de Kartaĥeno.
Jam adoleskulo li legis la tiamajn poetojn. Dum mallonga restado en Madrido en 1924, li konis Juan Ramón Jiménez kaj José Bergamín, kaj je tiu influo li eldonis en Kartaĥeno ĉiumonatan literaturan revuon, nome Verso y Prosa, por kiu li petis kunlaborojn de tiamaj poetoj: nome Juan Guerrero Ruiz, Pedro Perdomo Acedo kaj José María de Cossío. En 1925, li publikigis Mástil, libro de poezio facila kaj naiva, en la sinteno de la poetoj de la Generacio de la 27-a. En tiu libro videblas influo de Juan Ramón Jiménez, de ultraismo, neopopularismo, valorigo de la metaforo, ludo per la lingvo, milda panteismo kaj klara vitalismo. Jorge Guillén estis lia profesoro en la Universitato de Murcio, kaj tiu influo rezultis en kunlaboraĵoj en revuoj kiel Alfar, Mediodía, Caracola, Noreste, Revista Avance de la Habana, Mensaje, ktp. Lia dua libro, Tiempo Cenital, eniris klare en la avangardo de la kreadismo.
Li ekkonis la poetinon Carmen Conde en februaro 1927, kaj edziĝis al ŝi en decembro 1928, kaj tiam ili kunfondis la Popolan Universitaton de Kartaĥeno por instrui laboristojn kaj promocii kulturan aktivecon. Ekde la 10a de marto 1932 oni organizis kursetojn kaj prelegojn fare de prestiĝaj intelektuloj kiel Margarita Nelken, Elena Fortún, Manuel García Morente kaj María de Maeztu, omaĝojn al Lope de Vega kaj Gustavo Adolfo Bécquer. Oni prelegis pri Concha Espina, Azorín, Cossío, Ramón y Cajal, kaj deklamis Miguel Hernández. El 1933 ĝis 1935, tiu Universitato, kun la Porinstruista Altlernejo de Murcio, kunlaboris kun la Misiones Pedagógicas (Pedagogiaj Misioj),[1] por kreado de bibliotekoj kaj muzeoj, montri filmojn, orientigi pedagogie ktp. En 1933 naskiĝis mortinta la nura filo de la geedzoj. Prie li ekverkis Guardado llanto, libro kiun li pluigis aldonante dolorojn. Lia edzino, Carmen Conde, enamiĝis de alia edzino, Amanda Junquera Butler, kaj tiukadre ŝi translokiĝis al Madrido.
Dum la Hispana Enlanda Milito li servis en Andaluzio kiel telegrafisto kaj radiisto. Ekde 1939 kaj dum la unuaj jaroj de la postmilito li loĝis sekrete en Murcio, protektita de amikoj, kaj en kontakto kun sia edzino, kiu loĝas en Madrido, ĉiuj sub falsaj nomoj. En aprilo 1946 oni senkulpigis lin de delikto pro milita ribelo[2] kaj ricevis forpardonon kaj definitivan liberon. Tiam li ekverkis "Loas" (1947) poste Libro de loas (1960).
Li malfrue gradiĝis en Filozofio kaj Beletroj en 1947, kaj doktoriĝis en la Universitato de Madrido en 1954, per disertacio pri la perua verkisto José Gálvez Barrenechea. En tiu epoko li instruis hispanajn lingvon kaj literaturon en la mezlernejo Cervantes de Madrido. Lia laboro kiel kritikisto ekestis per fiksaj kunlaboraĵoj en La Verdad de Murcio. Alia aspekto kiu ligas lin al aliaj membroj de la generacio de 1927 estas lia intereso por la literaturo de la Hispana Ora Jarcento, pri kio elstaras liaj laboroj De Cervantes a la poesía (1944), Don Luis de Góngora (1963), Vida y obra de Lope de Vega, lia biografio literaturigita pri Garcilaso de la Vega (1965), Garcilaso, capitán y poeta, kaj la teatra biografio pri Garcilaso nome Morir sino sin miedo.
El sia intereso pri hispanamerika literaturo, li interesiĝis pri Rubén Darío, kontaktis kun lia lasta edzino kaj sukcesis rekuperi lian arkivon. Pro tio li ricevis honorigan doktorigon en Managua. Li interesiĝis ankaŭ pri literaturo el regiono Murcio.