Antonio Skármeta | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Esteban Antonio Skármeta Vranicic | ||||
Naskiĝo | 7-an de novembro 1940 (83-jaraĝa) en Antofagasta | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉilio vd | ||||
Alma mater | nacia instituto generalo José Miguel Carrera - mezgrada eduko Universitato de Ĉilio - filozofio Universitato Kolumbio - Magistro de Artoj vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro verkisto filmaktoro diplomato scenaristo filozofo vd | ||||
Aktiva en | Santiago de Ĉilio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Ardiente paciencia vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Esteban Antonio SKÁRMETA Vraničić (Antofagasta, 7a de novembro 1940) estas ĉilia verkisto, Nacia Premio de Literaturo de 2014.
Li estas konsiderata unu de la ĉefaj figuroj de la hispanamerika literaturo, kaj internacie konata pro siaj tekstoj adaptitaj al kino, kiel Ardiente paciencia, de kiu oni faris du filmojn: unu samnoma (1983) kaj alia, pli fama, nome Il postino —aŭ El cartero de Neruda hispanlingve— (1994); la romano El baile de la Victoria kiniĝis samnome (2009) kaj la teksto El plebiscito inspiris la scenaron de la filmo de Pablo Larraín No (2012).
Skármeta studis Filozofion en la Universitato de Ĉilio sub direktorado de la hispana pensulo Francisco Soler Grima, lernanto de Julián Marías kaj de José Ortega y Gasset. Lia disertacio temis pri la pensaro de tiu («Ortega y Gasset (lenguaje, gesto y silencio)», 1963). Sekvante Soler, li interesiĝis, krome, por la filozofioj de Jean-Paul Sartre, Albert Camus kaj Martin Heidegger. Poste li studis en Usono. Li revenis al Ĉilio kaj iĝis profesoro pri filozofio en sia iama universitato. Li estis partiano de la maldekstra registaro ĝis la Puĉo de Pinochet en 1973, kaj li ekziliĝis al Argentino kaj poste al Okcidenta Germanio, kie li laboris por Ardiente paciencia (1985, kiu post la sukceso de la filmo de Michael Radford iĝis El cartero de Neruda.
En 2003 li ricevis la premion Planeta pro sia romano El baile de la Victoria.