Antropa principo (greke ἄνθρωπος, homo) estas grupo da postulatoj kaj hipotezoj en kosmologio kaj filozofio, emfazanta ke la bazaj ecoj kaj naturleĝoj de observebla Universo devas esti tiaj, ke en ĝi povu ekzisti viva observanto (t.e. homo).
La sintagmo "antropa principo" estis aranĝita de Brandon Carter dum simpozio de sciencistoj, en Krakovo, okaze de la 500-a datreveno de Nikolao Koperniko. En sia kontribuo "Large Number Coincidences and the Anthropic Principle in Cosmology", Carter rimarkis: "Ankaŭ se nia situacio (en la universo) ne necese estas “centra”, ĝi neeviteble estas pro aliaj motivoj privilegia. Per tiu artikolo Carter celis malhelpi ekscesan kaj malkorektan uzon de la kopernika principo flanke de astronomoj kaj kosmologoj. Carter provis atentigi sciencistojn pri tio kio ŝajnas memkompreneblaĵo: La universo kaj ĝiaj leĝoj ne povas esti neakordiĝeblaj kun nia ekzisto!. Proponita dekomence kiel metodo de rezonado, la antropa principo ricevis poste diversajn interpretojn aŭ disvolviĝojn.
La principo estis reale jam anoncita, sed kun malsama formulado, en 1957, de Robert Dicke. Diversaj kritikistoj trovis teleologiajn spurojn de tiu principo en la filozofia historio, kaj implicite en diskutadoj,[1]; ekzemple, la obĵetoj de Lord Kelvin kaj Maxwell la teorioj de Darwin estis tipe perfekte antropaj.[2]
La antropa principo celas atentigi pri la fakto ke ni vivas en universo kiu evidente permesas la ekziston de la vivo tia kian ni konas. Ekzemple: se unu aŭ diversaj el la fundamentaj fizikaj konstantoj havintus diferencan valoron ĉe la naskiĝo de la universo, tiam ne estiĝintus la steloj, nek la galaksioj, nek la planedoj kaj la vivo tia kian ni konas eblintus. Konsekve, en la formulado de la sciencaj teorioj necesas meti la atenton por ke ili estu akordigeblaj kun la nia nuna ekzisto. La principo, simpla en si mem, sed ne banala, estis diversmaniere interpretita ĝispunkte ke ĝi estis utiligita ankaŭ por subteni kontraŭan vidpunkton.
Estis skribitaj diversaj ellaboraĵoj subtenantaj ke la antropa principo povus pravigi la fizikajn konstantojn kiel la konstanton de maldika strukturo, la nombron de dimensioj de la universo, kaj la kosmologian konstanton. En si mem la principo, en ĝia “maldika formulado”, ne eksplikas, sed malpliigas la kampon de la eblaj teorioj kaj pravigas aliajn.
Studuloj pri la koncepto “antropa principo” foje alertigas ke la antropa principo de Brandon Carter ne spegulas la interpretojn pri la sama principo fare de subtenantoj de la Inteligenta Projekto ĉar tiuj filozofiaj-sciencaj tezoj ne atingas la rangon de sciencaj teorioj. [3]. Ankaŭ la antikva kaj mezepoka astronomioj havas nenion por fari kun la nova antropa principo ĉar ĝi apogigas sur konstato de faktaj kaj teoriaj fundamentoj, dum tiuj apogiĝis tute sur “antropa” apriora vidpunkto.
Laŭ Carter la antropa principo estas:
Brandon Carter prezentis siajn ideojn pri la antropa principo en publikaĵo de 1974 de la Internacia Astronomia Unuiĝo. Sinsekve, en 1983, li konfidis ke sia origina formulado, nome la antropa principo, celis nur atentigi la astrofizikulojn kaj kosmologiulojn eviti eblajn erarojn en la interpretado de astronomiaj datenoj kiam la biologiaj ligiloj de la observanto estas konsiderataj. Ĉiam en 1983 li atentigis pri kiel ĉiu ajn scienca teoremo, por povi esti konsiderita valida en la kosmologia medio devas inkluzivi, kiel kondiĉon de valideco, la eblecon de ekzisto de la formoj de vivo en la universo. Nome, teoriaj konceptoj kiuj malhelpus la vivon, estus flankenmetitaj ĉar ne utilaj por la scienco.
La reinterpreto de la tezo de Carter efektivigita de John David Barrow kaj Frank Tipler en 1986 ene de la libro The Anthropic Cosmological Principle (la antropa kosmologia principo) ekstartigis masmediajn kverelojn ĉar la aŭtoroj proponis kroman version de "antropa principo" nomita "antropa principo fina", por povi anonci la koincidaĵojn ŝajne nekredeblajn kiuj permesas la ekziston de nia universo kaj de la inteligenta vivo, nome de la homaro, ene de ĝi. Fakte, en la teksto de Barrow kaj Tipler elstaris kiel ĉiuj karakterizoj de la universo, en kiu ni vivas, ŝajnas dependi de la valoroj de aro de kosmologiaj fundamentaj konstantoj, kiuj laŭ la nuna scistato estas konsiderataj inter si sendependaj. Ĉar ne nur la disvolviĝo de la inteligenta vivo, sed la ekzisto mem de la universo, tia kia ĝi sin prezentas al ni nun, ne ekzistus kaze de infinitezimaj variacioj de tiuj valoroj, Barrow kaj Tipler konkludis ke ne eblas studi la deduktan strukturon de la universo sen antaŭmeti ĉe la bazo la fizikajn postulojn de nia ekzisto. Kaj Frank Tipler enkadrigis tri novajn tipojn de antropa principo, diverĝante el la Carter-a unua formulado:
Barrow kaj Tipler devenigas la antropan principon finan el tiu dika, konsiderinte ke ne havas sencon ke la universo posedas la kapablon produkti la inteligentan vivon sen esti mem provizita de la kapabloj favori sian plikreskiĝon.
Kvankam Barrow kaj Tipler pliripetis ke ilia celo estas tiu de la simpla ekspozicio de teorioj, kaj ne adherigi al tiuj, en la teksto ili puŝas la leganton al vizio tre malsama el tiu de Carter.
La tezoj de Carter kaj eĉ pli tiuj de Barrow kaj Tipler startigis nombrajn kontribuojn kaj masmediajn kverelojn:
Referencante aparte al la antropa principo maldika, estas asertate ke ĝi ne taŭgas por liveri antaŭvidaĵojn science falseblajn kaj do ne estas scienca teorio. Tamen, John Leslie, filozofo de la scienco, listigas antaŭvidaĵojn eblajn helpe de la antropa principo dika de la versio de Carter.
Vidpunkte de pura scienco oni atendas, ĝuste laŭ la antropa principo, ke la naturaj konstantoj akirantaj “apartajn” valorojn (proksimajn al nulo aŭ al unu, ekzemple) akiru valorojn deviantajn el la aparta valoro almenaŭ tiom kiom postulite de la vivo.
La maldika versio estas kritikata por tio ke ĝi estas “anoncita pro manko de imagpovo” ĉar supozigas ke neniu alia formo de vivo estus pensebla sen karbono (oni vidu la ŝovinismon de karbono)[8]. Tamen en la traktado de Barrow kaj Tipler la analizo ne limiĝas al la vivo bazita sur la karbono, sed etendiĝas ankaŭ al hipotezaj ezokaj vivformoj (kvankam aŭtoroj ilin tenas por ege neprobablaj).
La kritikeco pri la dika versio estas rimarkita pro la fakto ke tiu versio rezultas nek konstatebla, nek pruvebla, kaj nek liverus validajn antaŭvidaĵojn; tial ĝi mankas je la karakterizoj de la valido propra de teorio.
La sinteno de la movado de la inteligenta projekto, konsistanta en la supozita ekzisto de estulo inteligenta kaj ĉiopova, falus inter la sintenoj fideismaj, tial fremdaj al la nunaj argumentadoj de la moderna scienco. Tamen, la subtenantoj de tiu vidpunkto reĵetas la akuzon pri fideismo antaŭ la fakto ke oni konstatas ke realiĝis evento ne hazarda sed eĉ nun memrealiĝanta, en miloj kaj miloj da subeventoj, laŭplane.
La proponantoj de tiu movado altiras forton el la antropa principo, precipe el tiu de la versio de Barrow kaj Tipler: laŭ ili la ekzisto de paralelaj universoj estus sugestitaj per aliaj motivoj kaj la antropa principo alportos aldonan argumenton por ilia ekzisto. Se eblas hipotezi ke iuj paralelaj universoj povus esti kapablaj gastigi la inteligentan vivon, eblas ankaŭ, eĉ pli rajtigite, ke iuj realaj universoj tiaj jam nun estas (kaj la nia estas unu el tiuj).
Sendepende la konjektantoj favore al la inteligenta projekto, ĝenerale la filozofoj kiuj opinias pruvebla la ekzisto de Dio per raciaj pruvoj ofte trovas en la antropa principo kroman apogon por sia pensado. Ilia pensado, kiu jam havas vastegan publikaĵaron, resumeblas en “Il Timone - n. 11 Januaro/Februaro 2001” [1][rompita ligilo]. Por ili la antropa principo estas parto aŭ kroma pruvo de la celismo konstatata en la tuta universo, celismo kiu, tamen, estas kutime furioze repuŝita ĉe la ateismemuloj ĉar “celo” supozigas projektanton kaj planiston.
Itallingve:
Anglalingve: