Apios americana | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Apios americana Medikus | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
A. tuberosa Moench | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Apios americana nomata ankaŭ terpoma fazeolo, indiana terpomo aŭ grunda nukso (ternukso) estas plurjara, grimpanta planto en familio fabacoj, indiĝena ĝis orienta Norda Ameriko. Ĝi havas manĝeblajn frukton (fazeolon) kaj tuberon. Ĝi kreskas ĝis alto de 3-4 m, havas pinatajn foliojn longajn 8-15 cm kun 5-7 folieroj. La floroj estas ruĝbrunaj ĝis purpuraj, formantaj densan grapolon. La frukto estas guŝo kaj longas 6-12 cm.
La tuberoj estas kraketaj kaj nutraj, kun granda enteno de amelo kaj specife proteino. La planto estis unu el la plej gravaj nutroplantoj de la antaŭkolumba Nordameriko kaj nun estas evoluigata kiel malsovaĝa.