Aporofobio (el la hispana aporofobia, kaj tio el la antikva greka άπορος, á-poros, "malriĉa" kaj φόβος, phobos, "timo"; laŭvorte "timo de malriĉeco" aŭ "timo de malriĉuloj") aŭ kontraŭmalriĉuleco estas intensa kaj persista negativa sento, malamikeco aŭ malakcepto al malriĉeco aŭ malriĉuloj.[1][2]
La koncepto de aporofobio estis proponita en la 1990-aj jaroj de la hispana filozofo Adela Cortina, profesoro pri Etiko kaj Politika Filozofio en la Universitato de Valencio, por diferencigi tiun sintenon de ksenofobio, kiu nur rilatas al malakcepto de eksterlandanoj, kaj rasismo, kiu estas diskriminacio de etna grupoj. La diferenco inter aporofobio kaj ksenofobio aŭ rasismo estas, ke socie ne ekzistas diskriminacio aŭ marĝeniĝo de enmigrintoj aŭ membroj de aliaj etnoj kiam tiuj homoj havas riĉaĵon, ekonomiajn rimedojn kaj/aŭ socian kaj amaskomunikilan gravecon.[3][4]