Apucarana

Apucarana
municipo de Brazilo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 86800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 130 134  (2022) [+]
Loĝdenso 233 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 33′ S, 51° 28′ U (mapo)-23.550833333333-51.460833333333Koordinatoj: 23° 33′ S, 51° 28′ U (mapo) [+]
Alto 840 m [+]
Areo 558,388 km² (5 583 8.8 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Apucarana (Brazilo)
Apucarana (Brazilo)
DEC
Situo de Apucarana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Apucarana [+]
vdr

Apucarana estas municipo, diocezo kaj universitata urbego de la brazila subŝtato Paranao. La loknomo signifas en la loka indiana lingvo: "simila al la arbaro mem".

Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 130 134 loĝantoj sur areo de 558,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 233 loĝantoj/km².

Blazono de Apucarana
Flago de Apucarana

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]
Apucarana en la subŝtato (ruĝe).

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Katedralo de Apucarana
Budhisma templo de Apucarana

Apucarana situas sur altebenaĵo en suda parto de la lando. Curitiba troviĝas 307, Campinas 455, Campo Grande 473, San-Paŭlo (urbo) 496, Guarulhos 505, Porto Alegre 722, Goiânia 800, Nova Iguaçu 826, Rio-de-Ĵanejro 846, São Gonçalo 869, Belo Horizonte 878, Braziljo 941, Salvador de Bahio 1803, Teresina 2254, Maceió 2278, Manaus 2452, São Luís 2465, Recife 2469, Belém 2479, Natalo (Brazilo) 2634 km.

En la regionon - kie situas Apucarana - alvenis enmigrintoj de Portugalio, Ukrainio, Pollando, Germanio kaj precipe de Japanio depost la 1-a mondmilito. En 1938 Apucarana urbiĝis, post 6 jaroj la municipo formiĝis. En la 1980-aj jaroj posteuloj de la japanaj enmigrintoj plantis cent ĉerizujojn.

En Apucarana oni produktas ĉapojn (80% de produktado en Brazilo) kaj prilaboras ledojn. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas kafojn, sojfabojn, fabojn, maizojn.

Ĉerizujoj floras
Ĉerizujoj floras

La klimato en Apucarana estas subtropika. La averaĝa temperaturo estas 18  °C (en februaro eĉ 23  °C, en julio nur 15  °C). Jare pluvas po 1803 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-julio pluvas malpli.

Apucarana situas laŭ ĉefvojo inter Maringa-Curitiba. La urbego havas ankaŭ flughavenon.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]