Arafo | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 38550 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 5 712 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 168 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 28° 20′ N, 16° 25′ U (mapo)28.3404454-16.4173287Koordinatoj: 28° 20′ N, 16° 25′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 470 m [+] | ||||
Areo | 33,92 km² (3 392 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Arafo [+] | |||||
Arafo [aRAfo] estas urbo kaj municipo en la oriento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas centre de la orienta ĉemarborda zono de la insulo Tenerifo.
La municipa ĉefurbo estas Arafo mem, je 460 m.s.m. Temas pri municipo lima kun la municipaj teritorioj de Candelaria, Santa Úrsula, La Orotava kaj Güímar.
La loknomo Arafo estas devena el la iama loĝado de guanĉoj; oni sugestis tradukon kiel kruta deklivo.[2][3]
Arafo estas en la orienta parto de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas Arafo, je 460 m.s.m. Temas pri municipo en la nordo de la Suda Zono de la insulo, lime kun la municipaj teritorioj de Candelaria, Santa Úrsula, La Orotava kaj Güímar.[4]
Arafo posedas areon de 34,27 km², okupante la 19an plej grandan teritorion de la insulo kaj la 36an de la provinco.[5] La municipa teritorio de Arafo estas meze de la valo de Güímar. Temas pri klina areo el la marbordo ĝis 2 076 m.s.m. de la monto Ayosa, plej alta punkto de la municipo.[4]
La municipo enhavas parton de la natura parko Corona Forestal kaj de la protektita pejzaĝo Las Lagunetas,[6] kiuj estas ankaŭ Specialaj Konservozonoj kaj Zona de Especial Protección para las Aves (Birdoprotektaj Zonoj), inkludita en la Reto Natura 2000.[7]
Candelaria havas ankaŭ Montojn de Publika Utileco nomitajn «Gambuesa» kaj «Orticosa y Los Lomitos».[4]
En la areo estis setlado de guanĉoj, precize en la regno Güimar. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj. Tiuj guanĉoj estis de la tendaro kiu aliancis kun la hispanaj konkeristoj je la fino de la 15-a jarcento.[8][9]
En la 16-a jarcento kreskiĝis la setlejo. Oni disdonis terojn al Gonzalo de Mejías kaj al Juan Núñez. El ili la unua transdonis siajn posedojn al la konvento de aŭgustenanoj de San Cristóbal de La Laguna, dum la dua estas konsiderata kiel fondinto de la urbo.[10]
De la 2a de februaro ĝis la 27a de marto 1705 okazis erupcio de la vulkano Las Arenas, kio siavice okazigis translokigon de la urba kerno iom norden.[10][11]
En 1798 Arafo disiĝis el Candelaria.[10]
La municipo havis 5 593 loĝantojn je 2020, estante la 23a plej loĝata municipo de la insulo Tenerifo kaj la 29a de la provinco.[12]
Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante laŭlonge de la 20-a jarcento ĝis nunaj pli ol 5 000 loĝantoj.
Arafo dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[12]
Arafo (municipa ĉefurbo) | 4 149 |
La Hidalga | 1 444 |
TOTALO | 5 593 |
La ĉefa rimedo estas servoj, ĉefe komerco kaj konstruado por nova industria zono ĉe la marbordo.[13]
La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, marsportoj kaj distrado kaj aliaj okupitecoj.[4]
Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[14]