Arakia lingvo | |
Raki | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
nord-centra vanuatua lingvaro | |
Parolata en | Vanuatuo |
Regiono | Araki |
Parolantoj | 8 |
Skribo | Latina |
Lingvistika klasifiko | |
Aŭstronezia | |
Lingva statuso | 5 krize endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | akr |
Glottolog | arak1252 |
Angla nomo | Araki |
Franca nomo | araki |
La arakia lingvo (propra nomo Raki [ɾaki]) estas lingvo parolata en Vanuatuo, pli precize en la insulo Araki. Ĝi estas en danĝero pro sia malgranda parolantaro.
La arakia lingvo estas en danĝero: ĝi ne plu estas parolata publike kaj nur kelkaj familioj plu uzas ĝin. La nombro da parolantoj rapide malkreskas: oni taksis 15 en 1999[1], kaj en 2010 nur 8 homoj scipovis paroli ĝin flue[2], kaj eble dudeko da homoj havas pasivan konon. La arakian iom post iom anstataŭas la tangoa lingvo de la najbara insulo Tangoa[3].
La arakia ne havas tradician skribsistemon, sed lingvistoj kreis alfabeton surbaze de la latina alfabeto kun supersignoj[4].
Litero | a | e | h | i | j | k | l | m | m̈ | n | ng | o | p | p̈ | r | r̄ | s | t | u | v | v̈ |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Elparolo | /a/ | /e/ | /h/ | /i/ | /t͡ʃ/ | /k/ | /l/ | /m/ | /n̼/ | /n/ | /ŋ/ | /o/ | /p/ | /t̼/ | /ɾ/ | /r/ | /s/ | /t/ | /u/ | /β/ | /ð̼/ |
Pli frua ortografio uzis ‹c› por /t͡ʃ/, ‹d› por /ɾ/, ‹r› por /r/ kaj ‹g› por /ŋ/[5].
La arakia lingvo estas unu el la tre malmultaj lingvoj en la mondo, kiuj havas lang-lipajn konsonantojn[6].
Dulipaj | Lang-lipaj | Alveolaj | Velaj | Glota | |
---|---|---|---|---|---|
Senvoĉaj ŝtopaj | p | t̼ | t | k | |
Senvoĉaj ekfrotaj | t͡ʃ | ||||
Senvoĉaj frotaj | s | h | |||
Voĉaj frotaj | β | ð̼ | |||
Nazaj | m | n̼ | n | ŋ | |
Flanka | l | ||||
Frapeto | ɾ | ||||
Trilo | r |
Nur vere fluaj parolantoj daŭre distingas /r/ kaj /ɾ/ kaj la lang-lipajn konsonantojn[3].
La fonemo /t͡ʃ/ povas esti elparolata [t͡s] aŭ [t͡ɕ] antaŭ /i/ kaj [t͡ʃ] aŭ [t͡ɕ] antaŭ /a/ kaj /e/[7].
La arakia lingvo konservis la kvin praoceaniajn vokalojn.
Antaŭaj | Centra | Malantaŭaj | |
---|---|---|---|
Malvastaj | i | u | |
Mezvastaj | e | o | |
Vasta | a |
La arakia ne havas diftongojn; du sinsekvaj vokaloj kutime apartenas al du malsamaj silaboj[8].