Arcos de Valdevez | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4970 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 22 847 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 51 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 51′ N, 8° 25′ U (mapo)41.85-8.4166666666667Koordinatoj: 41° 51′ N, 8° 25′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 42 m [+] | ||||
Areo | 447,6 km² (44 760 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Arcos de Valdevez [+] | |||||
Arcos de Valdevez estas portugala urbo en la oriento de la Distrikto Viana do Castelo, en la Norda Regiono de Portugalio (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo Supra Minjo, kun proksimume 1 147 loĝantoj.
Ĝi estas sidejo de municipo Arcos de Valdevez de 447,60 km² de areo (kio faras ĝin la plej etenda municipo en la distrikto) kaj 20 718 loĝantoj (2021), subdividita en 36 "freguesias" (submunicipoj). La municipo limas norde kun la municipo Monção, nordoriente kun Melgaço, oriente kun la hispana regiono Galegio, sude kun Ponte da Barca, sudokcidente kaj okcidente kun Ponte de Lima kaj okcidente kun Paredes de Coura.
La punkto plej alta de la municipo estas en la montaro Serra de Soajo, nome Pedrada, je 1 416 m de altitudo.
La loĝloko estis antaŭe konata kiel Arkobriga dum la romia kaj visigota periodoj, nomo rezultanta de la kunmetaĵo de latina Arcus, kun la signifo «arko», kaj kelta Briga, kun la signifo «fortikita setlejo». La unua loknomero de la moderna loknomo, nome «Arcos», ankoraŭ konservas parton de tiu dekomenca nomo. La dua parto, nome "Valdevez", aludas al la valo de la rivero Vez, kiu siavice estas nome de kelta deveno, dum aliaj riveroj en Eŭropo havas nomojn kun bazo en tiu sama kelta radiko, kiel Betis (nuna Gvadalkiviro), en Hispanio, kaj en Francio, la riveroj Bèze kaj Béziers, kiuj siavice nomis respektivajn samnomajn loĝlokojn Bèze kaj Béziers.[1]
Epizodo nomita Torneio de Arcos de Valdevez konata ankaŭ kiel "Recontro de Valdevez", estis grava momento en la procezo por la fondo de sendependa Portugalio, antaŭaĵo de la Traktato de Zamora en 1143.
En 1662, dum la Milito de Restarigo, la urbeto estis incendiita de la kastilia generalo D. Baltazar Rojas Pantoja, kiu establis sian stabanaron en la Palaco de Giela, dum energia ofensivo en la regiono Minho.
Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro kreskis malrapide kaj konstante el 32 000 en la jarcentkomenco ĝis pinto de 39 000 en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis elmigrado kaj malaltiĝo ĝis nunaj 20 000.
La municipo Arcos de Valdevez havas la jenajn fregeziojn kun ties loĝantoj: