Arcos de la Polvorosa | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49699 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 216 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 57′ N, 5° 42′ U (mapo)41.944444444444-5.6975Koordinatoj: 41° 57′ N, 5° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 697 m [+] | ||
Areo | 12,24 km² (1 224 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Arcos de la Polvorosa [ARkos delapolboROsa] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Arcos de la Polvorosa etimologie tradukeblas al Arkoj de la Polvorosa, nome aludo al arkoj de iama grava ponto kaj al la Batalo de la Polvorosa en 878 de kristanoj de Alfonso la 3-a super araboj de Mohamedo la 1-a kio ebligis la reloĝadon de la areo.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 12,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 218 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 74 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Benavente, Santa Colomba de las Monjas, Santa Cristina de la Polvorosa, Barcial del Barco, Villaveza del Agua kaj Milles de la Polvorosa.
En Mezepoko okazis reloĝado kaj apartenis al la graflando de Benavente.
Agrikulturo (produktado de vino) kaj brutobredado tradicie estas ekonomibazoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.