Argente

Argente
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44165
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 201  (2024) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 41′ N, 1° 10′ U (mapo)40.6882675-1.1625491Koordinatoj: 40° 41′ N, 1° 10′ U (mapo) [+]
Alto 1 253 m [+]
Areo 62,576027 km² ( 625 7.6 027 ha) [+]
Argente (Provinco Teruelo)
Argente (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Argente
Argente (Hispanio)
Argente (Hispanio)
DEC
Situo de Argente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Argente [+]
vdr

Argente [arĤENte] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 53 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Laŭ la ŝoseo A-1509 ĝi estas inter Bueña okcidente kaj Visiedo oriente. Sude estas Camañas.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Argente oni malaltiĝis ĝis nunaj 199 loĝantoj.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, du tre gravaj ermitejoj (unu romanika), turo ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]