Argo | |
---|---|
mita ŝipo • fikcia akvoveturilo | |
Informoj | |
Argo estis fama ŝipo de Argonaŭtoj, per kiu ili navigis por ora ŝaffelo al Kolĥido. Konstruisto de la ŝipo estis Argo, filo de la heroo Arestoro. Sed oni rakontis, ke la ŝipon konstruis agrabla mara dio Glaŭko kiu ankaŭ stiris ĝin dum navigado de Argonaŭtoj. La ŝipon akompanadis kaj gardis diino Atena. Estro de la ekspedicio estis Jazono, laŭrajta heredanto de la trono en Iolko, kiu tamen plenumon de sia rajto neniam finatendis.
Argo estis ŝipo ĝis tiam nevidebla, kun kvindek remiloj kaj tamen tiel malpeza, ke la navigistoj povis ĝin porti sur ŝultroj. Anaron kreis kvindek plej bonaj viroj el la tuta Grekio, ĉiuj famaj herooj, inter ili Heraklo, Tezeo, Peleo, Meleagro, sed ankaŭ fama poeto Orfeo, majstro stiristo Tifiso, minimume du aŭguristoj kaj multaj pluaj. Heraklo devis sidi meze de la ŝipo, ĉar se li venis flanken, la ŝipo kliniĝis tien. Sed ankaŭ sub liaj piedoj ĝi subakvigadis sin pli profunde ol alie.
Kiam la ŝipo estis lanĉata sur la akvon, la anaro oferis al dioj kun petoj al Apolono pri sukceso de la ekspedicio kaj feliĉa reveno. Ĉe eknavigo sekvis grandegan ŝipon amaso da homoj kaj admiris ĝian belecon kaj brilantajn armilojn de la anaro.
Loko, kie Argo unue albordiĝis por tranoktado, estis honore al ĝi nomigita ankaŭ Argo.
Dum sia pilgrimado la ŝipo regis kaj preterigis multajn danĝerojn.
La longa vojaĝo de la ŝipo Argo finiĝis tie, kie ĝi komencis, en fama urbo Iolko, kie ĝi estis solene bonvenigata. La ŝipo kaj ĝia anaro akiris renomon kaj gloron. Mito pri Argonaŭtoj estas enu el la plej famaj en la greka mitologio.
La lasta mencio pri la ŝipo Argo rakontas, ke ĝi longe putriĝis sur forlasita loko. Sub ŝia detruata pobo trovis sian morton Jazono, serĉanta malantaŭ ĝi ombron.