Arico | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 38580 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 9 020 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 50 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 11′ N, 16° 30′ U (mapo)28.1904248-16.497718898Koordinatoj: 28° 11′ N, 16° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 556 m [+] | ||
Areo | 178,75 km² (17 875 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arico [+] | |||
Arico [aRIko] estas urbo kaj municipo en la oriento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sude de la orienta ĉemarborda zono de la insulo Tenerifo.
La municipa ĉefurbo estas Arico mem je 556 m.s.m. Temas pri municipo lima kun la municipaj teritorioj de Fasnia nordoriente, Granadilla de Abona (sudokcidente), kaj La Orotava nordokcidente; oriente estas la Atlantika Oceano.
La loknomo Arico estas devena el la iama loĝado de guanĉoj; oni sugestis tradukojn kiel "palmido", "ĝardeno" aŭ "putrejo".[2][3][4]
Arico estas en la sudorienta parto de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas Arico mem, je 556 m.s.m. Temas pri municipo en la sudo de la Suda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Fasnia nordoriente, Granadilla de Abona (sudokcidente), kaj La Orotava nordokcidente; oriente estas la Atlantika Oceano.[5]
Arico posedas areon de 178,76 km².[6] La municipa teritorio estas klina areo el la marbordo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[5] La plej alta altaĵo estas 2 572 m.s.m. en El Topo de Veno.[5]
La municipo enhavas la naturan monumenton Montaña Centinela kaj la lokon de scienca intereso Tabaibal del Porís, kaj parton de la natura parko Corona Forestal,[7] kiuj estas ankaŭ Specialaj Konservozonoj kaj Zona de Especial Protección para las Aves (Birdoprotektaj Zonoj), inkluditaj en la Reto Natura 2000.[8]
Arico havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nome Contador y Cumbre.[5]
En la areo estis setlado de guanĉoj, precize de la regno Abona. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[9][10] Hispanaj kaj portugalaj familioj setliĝis tie kaj miksiĝis kun guanĉoj, pluigante iliajn ekonomiajn dediĉojn, ĉefe por brutobredado.
En la 16-a jarcento gravis la haveno Porís de Abona.
En 1723, Fasnia estis aneksiigita al Arico. Finfine, en 1795 Fasnia apartiĝis kaj la teritorio de Fasnia iĝis tio kio estas nun. En la dua duono de la 18-a jarcento firmiĝis la municipeco de Arico. En 1812 oni konstituis la municipon Arico per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ĝi definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. La krizo de koĉo fine de la 19-a jarcento okazigis fortan migradon al Kubo, sed poste aperis novaj kultivoj per irigacio —tomatoj kaj terpomoj— por eksportado.[11]
En 1899 oni konstruis la lumturon de Punta de Abona, oni inaŭguris ĝin en 1902 kaj oni fermis ĝin en 1978 post la konstruado de nova lumturo.[12] Inter 1924 kaj 1927 oni movis la municipan ĉefurbon el Villa de Arico al Arico el Nuevo pli konvena strategie en la centro de la teritorio. Poste kaj dum la Dua Hispana Respubliko oni kreis lernejojn en la kvartaloj de la municipo. Samtempe oni instalis telegrafon kaj telefonon en Arico el Nuevo kaj en Villa de Arico.[13]
Dum la Hispana Enlanda Milito frankistoj mortigis kvar lokanojn kiel maldekstrulojn.[14][15] Inter 1971 kaj 1978 la Aŭtoŝoseo plibonigis la trafikojn el la areo al la sudo de la insulo.
La municipo havis 8 111 loĝantojn je 2020, estante la 22a plej loĝata municipo de la insulo Tenerifo kaj la 25a de la provinco.[16]
Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante laŭlonge de la 20-a jarcento ĝis pli ol 5 000 loĝantoj meze de la jarcento, sed poste la loĝantaro malaltiĝis ĝis 4 000 en la 1980-aj jaroj; poste oni rekreskiĝis nunaj pli ol 8 000 loĝantoj.
Arico dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[16]
Arico el Nuevo | 140 |
Arico Viejo | 1 061 |
La Cisnera | 631 |
Los Gavilanes | 244 |
Icor | 506 |
Porís de Abona | 2 116 |
El Río | 740 |
San Miguel de Tajao | 2 040 |
Villa de Arico | 633 |
TOTALO | 8 111 |
Iam en la ekonomio de la municipo gravis agrikulturo por vivtenado (vitejoj, floroj, terpomoj kaj tomatoj), krom brutobredado heredita de la guanĉoj, la fiŝkaptado kaj la profito de ligno el arbaroj. Menciindas ankaŭ la ŝtonlaborado kaj la renovigeblaj energioj —ĉefe ventogeneratoroj—, la rura turismo kaj la sporta turismo —ĉefe montogrimpado—.[17]
La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, marsportoj kaj distrado kaj aliaj okupitecoj.[5]
Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[18]