Arie de Jong | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1865 en Ĝakarto |
Morto | 12-an de oktobro 1957 (91-jaraĝa) en Putten |
Lingvoj | Volapuko |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() |
Alma mater | Universitato de Friburgo Universitato de Lejdeno ![]() |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | lingvisto kuracisto tradukisto volapukisto ![]() |
Arie DE JONG [ˈari də jɔŋ] (1865-1957), nederlandano, faris revizion de Volapuko en la jaroj 1920-aj, publikigita en 1931. Li iom simpligis la gramatikon kaj refaris multajn radikojn por esti pli rekoneblaj aŭ malpli seksismaj. En postaj jaroj, li verkis multe en kaj pri la lingvo, inkluzive grandan vortaron germana/volapuka, gramatikon en Volapuko Arkivigite je 2005-01-15 per la retarkivo Wayback Machine, kaj tradukon Arkivigite je 2004-05-17 per la retarkivo Wayback Machine de la Nova testamento (1952).
Li estis redaktoro de la Volapuka gazeto por Nederlandanoj (Volapükagased pro Nedänapükans), kiu publikigis multajn el liaj tradukoj kaj per kiu li daŭre penadis disvastigi Volapukon, kaj prezidis la volapuk-klubo nomata Diläd valemik feda Volapükaklubas, en kiu inter aliaj, Hanns Martin Schleyer la nev-nepo de Johann Martin Schleyer membriĝis.