Arik Brauer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1929 en Vieno |
Morto | 24-an de januaro 2021 (92-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno |
Familio | |
Patro | Simche Moses Brauer (en) |
Patrino | Hermine Brauer (en) |
Frat(in)o | Lena Brauer (en) |
Edz(in)o | Naomi Dahabani (en) |
Infanoj | Timna Brauer (en) , Ruth Brauer (en) , Talja Brauer (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto arkitekto kantoverkisto scenografo muzikisto dezajnisto kantisto dancisto pentristo grafikartisto |
TTT | |
Retejo | http://arikbrauer.at |
Arik BRAUER, origine Erich Brauer (naskiĝinta la 4-an de januaro 1929 en Vieno, mortinta samloke la 24-an de januaro 2021[1]) estis aŭstra pentristo, grafikisto, scenejfaristo, kantisto kaj poeto. Li rangis inter la pioniroj de la t.n. Viena skolo de fantazia realismo.
Brauer naskiĝis kiel filo de el Litovio deveninta ŝufaristo juda. La reĝimo de la nazioj finis lian senzorgan infanecon en Vieno (distrikto Ottakring) de la 1930-aj jaroj. La patro mortis en koncentrejo, Brauer mem postvivis la Duan Mondmiliton kaŝite en etĝardeno viena. Poste li unue simpatiis la politikon de la Komunista Partio de Aŭstrio seniluziiĝonte baldaŭ.
Tuj en 1945 li ekstudis (ĝis 1951) ĉe la Akademio de Belartoj de Vieno ĉe Robin Christian Andersen kaj Albert Paris Gütersloh. Tiutempe li fondis kun Ernst Fuchs, Rudolf Hausner, Wolfgang Hutter, Anton Lehmden kaj Helmut Leherb la Vienan skolon de fantazia realismo. Ekde 1947 Brauer krome studis kantadon ĉe konvervatoria privatuniversitato viena. Inter 1951 kaj 1954 li vojaĝis bicikle tra Eŭropo kaj Afriko, kion li poste rakontis kante per Reise nach Afrika. En 1954/55 li vivis kiel kantisto kaj dancisto en Israelo kaj surscenejiĝis en 1956 dancante ĉe la viena Raimund-teatrejo. Unu jaron poste li nuptis la israelan ŝtataninon Naomi Dahabani el Jemeno kaj transloĝiĝis kun ŝi al Parizo; tie la paro furoris kiel israela kantoduo Neomi et Arik Bar-Or. En la franca ĉefurbo li ankaŭ havis sian unuan ekskluzivan ekspozicion.
Kiam li revenis en 1964 Vienon la artistoj de la menciita skolo jam ĝuis grandan renomon. Tial faritis inter 1953 kaj 1965 tutmonda migradekspozicio. Krom en Vieno Brauer ekde tiam loĝas ankaŭ en la artista vilaĝo En Hod en Israelo kie li kreis el ruino belegan domon. La kanto lia Glaub nicht an das Winkelmaß und wohn in einem runden Haus resumas la opiniojn de Friedensreich Hundertwasser pri arkitekturo kiuj samas ĉe Brauer. Tiutempe Brauer komencis fari scenejaranĝojn por la Viena Ŝtata Operejo (Medea de Luigi Cherubini, 1972; reĝisorado de August Everding), por la Operejo de Zuriko[2], por la Teatro ĉe la Vieno kaj la Nacia Opero de Parizo (Die Zauberflöte de Wolfgang Amadeus Mozart, 1977; reĝisorado de Horst Zankl, dirigentado de Karl Böhm).
En la 1970-aj jaroj la kantista kariero kulminis. Per siaj kantoj en viena dialekto, ekz. Sie hab’n a Haus baut kaj Sein Köpferl im Sand ("Hinter meiner, vorder meiner") sur la mikrokanela disko Arik Brauer, 1971 (dufoje origitis ĝi), aŭ sur la longeluda disko Sieben auf einen Streich 1978 Brauer iĝis kvazaŭ patro de la aŭstra pop-muziko kun politika mesaĝo. Ekde 2000 li ofte prezentis sin kun la filinoj kaj Elias Meiri sub la gruponomo Die Brauers.[3]
Inter 1986 kaj 1997 Arik Brauer estis orda profesoro altlerneja en Vieno. En 1991 li komencis la artistan beligon de la en 1994 finkonstruita Arik-Bauer-domo en la urbodistrikto viena Mariahilf. En 2002 li komisiistis fare de la ambasadejo aŭstria en Berlino krei version de United Buddy Bears.
Tipas por la pentristo Brauers la koloregaj bildoj kun etetaj detaloj kaj la komento de aktuala politiko enbildare per sonĝaj/fabelaj atmosferoj. Influoj de Pieter Bruegel la pliaĝa kaj de orientalaj miniaturistoj ja senteblas.
Arik Brauer estis la patro de la artistinoj Timna Brauer, Ruth Brauer-Kvam kaj de Talja.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arik Brauer en la germana Vikipedio.