Ariocarpus kotschoubeyanus | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
'Ariocarpus kotschoubeyanus ' (Lem.) K.Schum. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ariocarpus kotschoubeyanus estas specio en la genro Ariokarpo (Ariocarpus) el la familio de Kaktacoj (Cactaceae). La epiteto de la specio honoras la rusan princon Vasilij Viktoroviĉ Koĉubej (1812–1850).[1]
Ariocarpus koschoubeyanus kreskas plej ofte unuope kaj apenaŭ superstaras la grundsurfacon. La pinto de la tigo estas iometa plateca kaj en sia mezo iom kuva. La tigo estas malhele olivverda kaj kreskas ĝis grandeco inter 3 kaj 7 cm diametre. La spirale situantaj verukoj estas unue oblongaj poste larĝe triangulaj kaj ĉe la pinto mallarĝaj. Ili estas 5 ĝi 13 mm larĝaj. Trans la meezo de la areoloj estas lana sulko. Ne ekzistasdornoj.
La floroj havas diametron de 1,5 ĝis 2,5 cm kaj estas purpurruĝaj. Estas konate minimume unu populacio kun blanka floroj. La kalikfolioj estas verdaj au brunecajiomete karnaj kaj ofte dufendaj. La petaloj esta lanceta, fendaj kaj pinte iomete rondaj. La filamentoj, la pistilo kaj la stigmo estas blankaj. La oblongaj fruktoj havas longecon de 8 ĝis 18 mm.
La disvastiĝarealo de Ariocarpus kotschoubeyanus etendiĝas de la meksikia subŝtato Coahuila ĝis Querétaro kaj inkludas partojn de Zacatecas, San Luis Potosí, Nuevo León kaj Tamaulipas. Ĝi preferas lomozaj ebenaĵoj.
La specio estis unuafoje sendita al Eŭropo de Wilhelm Friedrich von Karwinsky (1780–1855) en la jaro 1840. Tie Charles Lemaire priskribis ĝin 1842 kiel Anhalonium kotschoubeyanum.[2] Karl Moritz Schumann ordigis ĝin 1898 en la genro Ariocarpus zu.[3]
Sinonimo estas Roseocactus kotschoubeyanus (Lem.) A.Berger (1925)[4].
Ariocarpus kotschoubeyanus estas endanĝerigita kaj enestasd la apendikso I de la Vaŝingtona Specioprotekta Konvencio por la protekto de endanĝerigitaj specioj. En la ruĝa listo de endanĝerigitaj specioj de IUCN ĝi havas kategorion“ ete endanĝerigita“ .[5]
En Ariocarpus kotschoubeyanus estis trovita hordenino kaj N-Metiltiramino.[6]
La meksikiaj indiĝenoj uzas la ŝlimon el la radikoj de la planto kiel gluaĵon por ripari ceramikaĵojn. La planto ankaŭ estis uzata por flegi vundojn. [7]