![]() ![]() | |
![]() | |
Sanskrite: | आर्यदेव (Āryadeva) |
Japane: | 提婆 (Daiba) |
Tibete: | འཕགས་པ་ལྷ་ (’phags pa lha) |
Informoj | |
---|---|
Skolo: | Madhyamaka |
Instruisto: | Nagarĝuno |
Verkoj: | Catuḥśatakaśāstranāmakārikā |
Varno: | Bramano |
Arjadevo, (ĉ. la 3-a jarcento) estis budhisma filozofo, disĉiplo de Nagarĝuno kaj aŭtoro de kelkaj gravaj tekstoj de la Mahajana skolo Madhyamaka.
Laŭ traduko de la bikŝuo Kumaraĝivo en la ĉinan, Arjadevo naskiĝis en suda Barato en familio de bramanoj. Laŭ aliaj fontoj, li estis la filo de sinhala raĝo.
Laŭ la lamao Tsultrim Allione, li estas la kuniniciatinto de la filozofio de Mahajano.[1] Li estis disĉiplo de Nagarĝuno kaj kontribuis al la skolo Madhyamaka. Laŭ la skolo Drikung Kagyü de tibeta budhismo, Arjadevo nuntempe reekestis kiel Garchen Rinpoché.
Jen kelkaj verkoj atribuitaj al Arjadevo, kvankam ekzistas polemiko pri kiuj aŭtente estas liaj verkoj.: