Arkoponto estas ponto kun abutmentoj je ĉiu fino kaj kun formo de kurba arko. Arkoponto funkcias per transpaso de la pezo de la ponto kaj ties ŝarĝon parte al horizontala tenilo tenita de la abutmentoj ĉe la alia flanko. Viadukto (nome longa ponto) povas esti farita el serio de arkoj, kvankam nuntempe oni uzas tipe aliajn pli malmultekostajn strukturojn.
Eble la plej aĝa ekzistanta arkoponto estas la mikena Arkadiko Ponto en Grekio el ĉirkaŭ 1300 a.K.. La ŝtona ŝajnvolba ponto estas ankoraŭ uzata de lokanoj.[1] La bone konservata Helenisma Eleŭterna Ponto havas triangulan ŝajnvolban arkon.[2] La Rodosa Ponto de la 4-a jarcento a.K. ripozas sur antikva dovela arko.[3]
Kvankam veraj arkoj estis jam konitaj de la Etruskoj kaj de la antikvaj Grekoj, estis la Romianoj la unuaj - per la volbo kaj la kupolo - kiuj tute realigis la potencon de arkoj por pontokonstruado.[4] Listo de romiaj pontoj kompilitaj de la inĝeniero Colin O'Connor katalogis 330 romiajn ŝtonpontojn por trafiko, 34 romiajn lignopontojn kaj 54 akveduktojn, substanca parto el kiuj ankoraŭ staras kaj eĉ estas uzataj por transporto de veturiloj.[5] Pli kompleta esplorado fare de la itala fakulo Vittorio Galliazzo trovis 931 romiajn pontojn, ĉefe el ŝtono, en tiom multe kiom ĝis 26 diversaj landoj (inklude iaman Jugoslavion).[6]
"The Romans were the first builders in Europe, perhaps the first in the world, fully to appreciate the advantages of the arch, the vault and the dome."