Armena rito estas la nomo de la liturgia rito naskiĝinta kaj disvolviĝinta en Armenio kaj vastiĝinta poste, precipe sekve de la diasporo de la armena popolo, en la tuta kristana mondo.
Tiu rito estas uzata en la Armena Apostola Eklezio kaj en la Katolika Armena Eklezio.
La liturgia celebrado de la katolika armena rito multe similas al la roma rito kaj al la bizanca rito.
La celebranto estas asistata de diakono kies rolo preskaŭ similas al tiu de la diakono de la bizanca rito.
Ĉe la komenco estas antaŭvidita la recitado de la Psalmo 42/43, analoge al tio kio okazas en la eksterordinara formo de la roma rito. Ĉi tie la psalmo estas recitata, versegalterne, de la celebranto kaj diakono.
La preĝoj de la diakono, al kiuj la popolo respondas "Dio, kompatu nin", similas al tiuj de la bizanca rito.
Estas antaŭviditaj elbibliaj legaĵoj krom la Evangelio.
La packiso okazas antaŭ la konsekro (same kiel okazas en la ambrozia rito), en kiu la pacinterŝanĝo celebriĝas antaŭ la Ofertorio).
La eŭkaristia preĝo estas fiksa (kiel en eksterordinara formo de la roma rito), la epiklezo postvenas la konsekron.
Antaŭ la fina beno estas recitata "universala preĝo".