Armeo de Liberigo Nacia

Armeo de Liberigo Nacia
flago
gerila organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1964 vd
Lando(j) Kolombio vd
Ideologio

teologio de liberigo • revolucia socialismo • Gevarismo • fokusismo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Armeo de Liberigo Nacia (ALN, hispane Ejército de Liberación Nacional, konata per sia akronimo ELN) estas kolombia radikale maldekstra gerila organizaĵo kreita en 1964 [1].

ALN estas la dua plej granda armita ribela grupo en Kolombio, la dua nur post la FARK, kaj en 2013 havis en siaj vicoj ĝis 3 mil batalantoj. La ideologio de ALN inkluzivas marksismon, gevarismon kaj liberigan teologion [2][3][4].

Ĝi agadas en Kolombio kaj en la najbaraj landlimaj regionoj de Venezuelo, Ekvadoro, Panamo kaj Peruo. Ĝi partoprenas en la armita konflikto kolombia ekde ties eko en 1964.

La ALN estis klasifikita kiel terorista organizaĵo de la registaroj de Kolombio, Usono [5], Kanado [6], Nov-Zelando [7] kaj la Eŭropa Unio [8] sekve de serio de murdoj, kidnapoj, perforto kaj teroristaj atakoj faritaj de ĝiaj agentoj en la teritorioj de Kolombio. La organizaĵo financas siajn agadojn per donacoj, kidnapoj por elaĉetomono, drogkontrabandado kaj ĉantaĝo.

En Bolivio ekzistis samnoma gerilgrupo, vidu ELN (Bolivio).

Priskribo kaj historio

[redakti | redakti fonton]

La grupo estis origine fondita fare de Kub-edukita Fabio Vásquez Castaño kiu, kune kun sia frato kaj aliaj parencoj, tenis gravajn postenojn en la organizaĵo komence.

La ELN-gerilanoj estas malpli konataj ol la ĉefa kolombia ribela grupo FARK, kaj dum la historio ilia membreco estas taksita inter 3 500 ĝis 6 000 membroj. Kontraste al la FARK, kiu havas fortan ortodoksan marksistan fonon, ELN, almenaŭ en la komenco, estis forte influita de liberiga teologio [9].

La gvidanto de ALN de 1982 ĝis sia morto en 1998 estis la hispandevena ekskomunikita pastro Manuel Pérez Martínez .

La Ŝtata Departemento de Usono listigis la ALN kiel eksterlandan terorisman organizaĵon, supozeble pro ĝia fifama reputacio por eltiri elaĉetomonon de kidnapoj kaj armitaj atakoj kontraŭ la infrastrukturo de Kolombio. En April 2004, la ALN estis aldonita al la listo de EU de teroristaj organizaĵoj pro iliaj agoj kaj ripetaj malobservoj de humanitara juro. La 20an de decembro 2007, la eniro estis konfirmita [10].

La 26an de majo 2008, la ALN skribis leteron al la sekretariejo de la FARK, serĉante kunlaboron kun la plej granda ribela grupo de Kolombio por ke ili povu venki "la malfacilaĵojn kiujn ni spertas en la hodiaŭa socio en Kolombio". La letero estis publikigita en la retejo de ELN. En decembro 2009, la ALN sciigis ke ĝi konsentis kun la FARK ĉesigi malamikecojn inter la du organizaĵoj, kaj prepari por fuzio de tiuj [11] .

Ekde tiam negocoj, batalhaltoj kaj novaj atakoj okazas fojfoje.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Cómo es la guerrilla colombiana del ELN autora del atentado con carro bomba que dejó 21 muertos en Bogotá".
  2. "Colombia's ELN rebels release oil workers after brief capture -police", Reuters, October 18, 2013.
  3. Desmovilización, principal arma contra las guerrillas (hispane). eltiempo.com (22 September 2013). Alirita 27 September 2013 .
  4. Colombia army claims guerrillas have lost 5000 fighters in past 2 years. colombiareports.co (25 September 2013). Alirita 27 September 2013 .
  5. Foreign Terrorist Organizations. Alirita 28 January 2018 .
  6. Currently listed entities. Alirita 28 January 2018 .
  7. Designation of Six Terrorist Entities – 2022-go3560 – New Zealand Gazette. Alirita 2024-02-06 .
  8. GROUPS AND ENTITIES. Alirita 28 January 2018 .
  9. ¿Cómo es la guerrilla del ELN y qué la diferencia de las FARC? (31 March 2016).
  10. Oficiala Ĵurnalo de Eŭropa Unio, Council Common Position 2007/448/CFSP " (en la angla). La Eŭropa Unio, la 22-an de decembro 2007. Alirita la 15-an de oktobro 2016
  11. " Farc y ELN camino a la unidad " (en la hispana). Instituto de studoj por la disvolviĝo kaj la paco. Novembro 2009. Arkivita el la originalo la 19an de oktobro 2016 . Alirita la 15-an de oktobro 2016 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]