Arnulf Rainer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1929 (95-jaraĝa) en Baden |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ludisto desegnisto videoartisto ilustristo universitata instruisto fotisto artisto ![]() |
TTT | |
Retejo | https://www.arnulf-rainer-museum.at/en/arnulf-rainer/ |
Arnulf RAINER (n. 8a de Decembro 1929, en Baden (Malsupra Aŭstrio)), estas aŭstria pentristo kaj li estas internacie fama pro sia abstrakta neformala arto.[1][2]
Dum siaj fruaj jaroj, Rainer estis influita de Superrealismo. En 1950, li fondis la Hundsgruppe (hundogrupo) kun Ernst Fuchs, Arik Brauer kaj Josef Mikl. Post 1954, la stilo de Rainer evoluis al Detruo de Formoj, per nigriĝo, tropentrado, kaj maskado de ilustraĵoj kaj fotoj hegemonie en sia posta laboro. Li estis proksime al la Viena Agadismo, prezentante korp-arton kaj pentradon sub la influo de drogoj. Li pentris etende pri la temo de Hiroŝimo ĉar ĝi rilatas al la atombombo de la japana urbo kaj la sekva politika kaj fizika dekadenco.