En Arrout situas la staĝejo La Maraude ([la marOd']). En ĝi kaj dum ferioj kaj en lerneja tempo akceptatas infanoj kaj adoleskantoj por "verdaj klasoj", t.e. ekkonigo de la naturo kaj de la kampara vivo, kaj ofertatas lingvo-staĝoj pri Esperanto. La loka esperantista grupo Sunkompanio gvidas la staĝejon.