Arruda dos Vinhos

Arruda dos Vinhos
urbo de Portugalo (1172 (Gregoria)–)
municipo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2630
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 391  (2011) [+]
Loĝdenso 172 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 59′ N, 9° 4′ U (mapo)38.983333333333-9.0666666666667Koordinatoj: 38° 59′ N, 9° 4′ U (mapo) [+]
Alto 99 m [+]
Areo 77,96 km² (7 796 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Arruda dos Vinhos (Portugalio)
Arruda dos Vinhos (Portugalio)
DEC
Situo de Arruda dos Vinhos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arruda dos Vinhos [+]
vdr

Arruda dos Vinhos estas portugala urbeto de la regiono okcidenta (Oeste) kaj de la Distrikto Lisbono kiu estas sidejo de la municipo Arruda dos Vinhos, kun 77,96 km² de areo kaj 13 992 loĝantoj (2021), subdividita en kvar freguesias. La municipa teritorio limas norde kun Alenquer, oriente kaj sudoriente kun Vila Franca de Xira, sude kun Loures, okcidente kun Mafra kaj nordokcidente kun Sobral de Monte Agraço.

Estis homa setlado el prahistorio profite de la fekundeco havigita de la rivero Rio Grande da Pipa kaj de la taŭga grundo, kion atestis dolmenoj kiel tiuj de Povoação de Antas, (elfositaj kaj dokumentitaj de José Leite de Vasconcelos en 1898, sed bedaŭrinde detruitaj en la 1970-aj jaroj), kaj la kastrumo de Sítio do Castelo, malkovrita de Joaquim Gonçalves en 1987. Antaŭ la konkero fare de la Romia Imperio la areo kie nun estas Arruda dos Vinhos estis loĝata de la popolo Turduloj. En la jaro 61 n.e. la romia dominado estis absoluta (ili konstruis vojojn, pontojn, fontojn, fornon ktp.) kaj tiel restis ĝis la falo de la imperio en 476.

Sekvis invadoj de ĝermanaj popoloj kaj ĝis 711 la teritorio de Arruda restis dominita de Visigotoj, ĝis kiam okazis la invado fare de islamanoj kies dominado restis ĝis la konkero de Lisbono en 1147 fare de D. Afonso Henriques. Ŝajne la loknomo Arruda rilatas al la araba epoko. Estas diversaj versioj pri la etimologio de la loknomo, sed ŝajne ĝi devenus el la latina ruta, de kiu venus 'arruda' (ruto), kun la araba artikolo kaj prefikso al-, kiu antaŭ r- iĝas ar-. La dua parte de la toponimo referencas al abundo de vitejoj en la regiono. En tiu epoko estis kastelo aŭ fortikaĵo, de kio restas almenaŭ nomo de strato "Rua da Costa do Castelo" (malantaŭa strato de la kastelo), en la plej alta zono de la urbo.

Interno de la preĝejo.

Post la konkero fare de kristanoj, en 1172 la urbon oni donis al la Militordeno de Santiago, kiu konstruis konventon en Sítio do Vilar, je ĉirkaŭ 4 km de la urbocentro. En la 13-a jarcento la preĝejo de Nossa Senhora da Salvação, ankaŭ en la urbocentro de la urbo, estis same donita al tiu ordeno, kiu fakte rekonstruis ĝin. En la 15-a jarcento estis referencoj al iu monaĥo nome Frei João Velho, de la konvento de Arruda, aŭ Monaĥejo de Mata, kies prioro estus Frei Álvaro. Oni ne scias kial Sítio do Vilar eknomiĝis Lugar da Mata.

Fontano (chafariz).

En la 14-a jarcento okazis la dinastia krizo de 1383-1385. La reĝo Johano la 1-a de Kastilio kun sia armeo survoje al konkero de Lisbono tranoktis en la urbo. Post malsukceso de atenco kontraŭ la reĝo, oni pendumis du lokanojn, dum multaj lokanoj rifuĝiĝis en kaverno de la arbaro Cano de Sintra. La kastilianoj incendiis la enirejon de la kaverno kio rezultis en la morto de 40 lokanoj.

En 1789, laŭ la politiko de la Markizo de Pombalo por akvoliverado al la loĝlokoj, oi konstruis la fontanon nomitan Chafariz Pombalino sur antikva fontano, kaj oni restaŭris la liverakvedukton el Lugar da Mata kiu ekzistis ekde almenaŭ la 16-a jarcento, por profiti la akvon el la fonto de Arca d'Água, de kiu kelkaj restaĵoj estis konservitaj.

En 1810 okazis la tria invado fare de franca armeo, pro kio oni konstruis tri liniojn por defendi Lisbonon. Arruda situis ĉe la tria linio kaj tiukadre suferis politikon de bruligita tero. De tiu epoko restis la fortikaĵoj de Carvalha, Cego kaj Passo, aktuale rekonservitaj okaze de la dua centjariĝo de la francaj invadoj.

Inundoj en la 25a de novembro 1967 ege damaĝis la municipon Arruda dos Vinhos, ĉefe okazigante 12 mortojn, domdetruojn, pontofalon kaj strukturajn damaĝojn al alia ponto sude de la urbo, kaj akrajn damaĝojn en la akvoliverado kaj forĵetado de malpuraj akvoj. Arruda dos Vinhos restis izolita dum 48 horojs, sen akvo nek elektro.[1]

Post la konstruado de aŭtoŝoseo A10 la urbo laŭ kelkaj trajtoj iĝis dormurbo de Lisbono. Nuntempe ĝi estas urbo kun ĉefe agrikultura aktiveco, aparte pri vitvina produktado, krom kelkaj industrioj, kiel metalurgio Luso-Italiana, Ar-Líquido, Vendap, Movex, ktp.

Submunicipoj

[redakti | redakti fonton]
Arranhó.

Arruda dos Vinhos havas jenajn freguesías:

  • Arranhó
  • Arruda dos Vinhos
  • Cardosas
  • Santiago dos Velhos

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Restaĵoj de la Akvedukto de Arruda dos Vinhos.
Arruda dos Vinhos vidita el Forte da Carvalha, la plej alta punkto de Santiago dos Velhos (396 m) .
  • Monumenta Fontano Chafariz Pombalino de Arruda dos Vinhos
  • Preĝejo de Salvação de Arruda dos Vinhos (manierista pentraĵaro)
  • Preĝejo de São Lázaro
  • Ermitejo de Nossa Senhora do Monte
  • Bieno Quinta de São Sebastião
  • Megalitoj en Antas
  • Romia Forno de Pipa
  • Defendolinioj de Torres
  • Akvedukto de Arruda dos Vinhos
  • Akvofaloj de Arruda dos Vinhos
  • Fontoj de Antas, Carrasqueiro (Rua da Baiúca), de la Historia Centro (Rua da República), Fonte Nova (1979, en CM1225), de Mata I (1967, en Rua da Fonte), de Mata II (1924, en Rua do Convento do Vilar), de A-do-Barriga (en Rua do Casalinho), de S. Sebastião (1967, en CM1226), de Monte Aragão (en CM1224), de Monteira (1967, en Monteira), de Pé do Monte (1988, en Rua da Fonte Santa)
  • Lavejoj de Arruda dos Vinhos (en Rua 5 de Outubro)
  • En Cardosas Preĝejo de S. Miguel Arcanjo, Romia Ponto, Fontanoj de Clérigos kaj Ireira
  • En Santiago dos Velhos Preĝejo de Santiago kaj bieno Quinta de Fernandares

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Bruno, Inês (2013). Análise de suscetibilidades e o ordenamento do território à escala municipal. Aplicação aos municípios de Arruda dos Vinhos e Vila Franca de Xira, Mestrado em Riscos e Protecção Civil, ISEC - ETEA.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]